12/11/2019
Interbatalo ĉirkaŭ la universitata kampuso de Honkongo…
Mardon matene, scenejoj de tumultoj okazis ĉirkaŭ la ĉina universitato kaj la politeknika lernejo inter radikalaj manifestaciantoj kaj policistoj…
Honkongo ŝajnas «proksime de kolapso» laŭ la polico. Okcidentaj landoj petis de la konkonga ĉefino, ke ŝi trovu kompromison kun la manifestaciantoj, pli ol iam decidemaj:
«Tio estas la lukto de tuta generacio, lukto, kiu determinos, ĉu nia ideo, nia ideala vivkutimo, tia Honkongo, kiun ni havas kaj amegas de longe, plu restos tia. Ni ne lasos ĝin ŝanĝiĝi».
Lundon estis unu el la plej perfortaj tagoj de la por-demokratia movado, kiu komenciĝis antaŭ 6 monatoj. Junulo estis vundita per kuglo kaj la video de la pafo, kiu vastiĝis en Interreto, instigis multajn loĝantojn surstratiĝi por esprimi sian koleron.
Ĉi-mardon, la financa centro de Honkongo estis denove blokita, metro-stacioj detruitaj, vojkrucoj okupitaj. Miloj da oficistoj organizis spontanajn kolektiĝojn dum la manĝo-horo. Ili skandis: «luktu por la libereco, subtenu Honkongon!»
Honkongo estas duon-memstara regiono, regata sub la principo «Unu lando, du sistemoj», kaj ĝuas nekonatajn liberecojn en la cetero de Ĉinio, kaj tio ĝis la jaro 2047.
Sed la por-demokratiaj aktivuloj akuzas Pekinon, ke ĝi perfidas siajn promesojn, intensigante sian politikan kontrolon.
Lundon, 260 personoj estis arestitaj, 3 000 de post julio.

