/image%2F0553642%2F20210106%2Fob_fd07cc_p24387265d4445190g-crop-1080-600.jpg)
06/01/2021
Neniu kulpo estis decidita kontraŭ la policistoj, kiuj traboris per kugloj, pasintan 23an de aŭgusto, Jacob Blake, Afrik-usonano 29-jara.
Cele al evito de popolribeloj post tiu anonco, la municipa konsilio dekretis urĝan staton en Kenoŝo.
La policistoj implikitaj en la pafoj, kiuj grave vundis la Afri-usonanon Jacob Blake en aŭgusto en Kanoŝo, ne estos persekutitaj, anoncis mardon la prokuroro taskita pri tiu afero, kiu revigligis la kontraŭ-rasisman koleron en Usono.
«Neniu agento de Kenoŝo estos akuzata […] surbaze de la faktoj kaj de la leĝo, ni decidis, ke neniu kulpo estos retenita», deklaris la loka prokuroro Michael Graveley dum gazetkunveno.
La municipa konsilio anticipis tiun anoncon, kaj dekretis la urĝan staton en tiu urbo, kie loĝas 100 000 personoj en la regionoj de Grandaj Lagoj kaj 500 membroj de la Nacia Gardio estas pretaj deplojadi, okaze de perfortoj.