Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 décembre 2020 6 12 /12 /décembre /2020 22:26
Joe Raedle/Getty Images

12/12/2020

Ĉi-jare, la florida urbo profunde suferis pro multobliĝo de tempestoj kaj uraganoj. La universitato de Miamo konstatas, ke la loĝejoj de la plej malriĉaj homoj, situantaj en la plej malaltaj lokoj, estis aparte submetitaj.     

En ŝia unuaetaĝa apartemento de Hialeah (Florido), Daelé Guerra konservas brikostakon. «Tio estas la sola protektado, kion ŝi povas pagi kontraŭ la inundoj, kiuj detruadis siajn havaĵojn trifoje en daŭro de jaro», konstatas la ĵurnalo Miami Herald. Ŝia urbo, en la ĉirkaŭaĵo de Miamo, suferis plenrekte la tempestojn kaj uraganojn, kiuj furiozis ĉi-jare kontraŭ Usono. «Ekde kiam pluvo komenciĝas, mi kvazaŭ ne povas labori aŭ koncentriĝi, ĉar mi jam prepariĝas al inundo», atestas tiu loĝantino, instalita ĉi tie de antaŭ ses jaroj.         

Por eskapi la minacon de novaj inundoj, Daelé Guerra ŝatus transloĝiĝi. Sed ŝi penas trovi alian apartementon je deca luprezo. «Kaj ŝi ne estas la sola», substrekas la usona ĵurnalo.

La universitato de Miamo fakte konstatas, ke pli ol duono el la «ne tro kostaj loĝejoj» de la kantono de Miami-Dade troviĝas du metrojn sub la marnivelo. Tiu situacio ilustras la apartan prekarecon de la plej malriĉuloj fronte al la akvoaltiĝo.        

Risko de «klimata burĝigado»

«Tempesto kiel Eta, kiu ne estis terura por multaj el ni, estis tia por la konstruaĵoj je malmultekostaj luprezoj», mencias Jennifer Posner, respondeculo ĉe la buroo de la "civita kaj komunuma engaĝiĝo de Miamo". La klimata ŝanĝiĝo ne plibonigos tiun situacion. La ĵurnalo "Miami Herald" ja raportas, ke la marnivelo altiĝos je 60 centimetroj en la regiono fine de la kvardek venontaj jaroj, inundante 2 300 loĝejojn subvenciitajn de la federala registaro kaj ĝis 4 000 da ili ĝis 2 070.

La neegalecoj fronte al la klimataj katastrofoj havas ja realajn efikojn al la socia strukturo de la urbo. Annie Lord, prezidantino de Homes For All (Domoj por ĉiuj), asocio de defendo de la malriĉaj loĝantoj, alarmas pri la nuna «klimata burĝigado» :       

«La klimata varmiĝo kaj la akvoaltiĝo plu peze efikos kontraŭ nia sano kaj  malegaleco. Ĝi plivastigos la diferencon inter la homoj, kiuj kapablas fronti la tempestojn kaj tiuj, kiuj ne kapablas».

La kvartalo de Little Haiti (Malgranda Haitio), estas tradicie loĝata de la haitdevena komunumo kaj de nigraj aŭ hispanaj loĝantoj. Ties iom pli alta altitudo estas hodiaŭ la celo de riĉaj aĉetontoj kaj investistoj, rimarkas la "Miami Herald". «Restadi alte kaj seke» estos lukso pli kaj pli multekosta en la venontaj jaroj.  

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }