/image%2F0553642%2F20201211%2Fob_feabcc_mdlogo.jpg)
11/12/2020
Amara demokrata venko - Serge HALIMI
La unuaj decidoj de s-ro Joseph Biden por la ŝlosilaj postenoj de sia registaro (ekstera politiko, financo, medio) povas elrevigi tiujn, kiuj esperas profundajn ŝanĝojn en Vaŝingtono. Tamen, eĉ malmulte ambicia politiko stumblos super Respublikana Partio kiu ne suferas la atenditan malvenkegon. La plej multaj demokrataj aktivuloj estis forte ĉagrenitaj, la 3-an de Novembro ĉi-jare, vespere de prezidant-elekto, kiun ilia kandidato tamen gajnis. Por ili, preskaŭ nenio okazis kiel antaŭvidite. (...)
https://eo.mondediplo.com/article2894.html
La venĝo de la kamparoj - Benoît BRÉVILLE
Domo kun ĝardeno, for de la streso de la grandaj urboj … La ideo logas multajn urbanojn dolore spertintajn la sankrizon. Sed pri kia “revenĝo de la kamparoj” precize temas ? MALEBLAS ne vidi ilin en la pariza metroo. “Alès, la ĉefurbo al kiu ne mankas aero”, “Sologne, aero”, “Seine-et-Marne, la vera granda veto”… : ekde Majo, tiaj reklamoj afiŝiĝas en la paseoj kaj ĉe la kajoj por instigi la pasaĝerojn ŝanĝi sian vivon, kun tute aparta insistemo ĉe la linio 1, tiu kiu kondukas al la afer-kvartalo La (...)
https://eo.mondediplo.com/article2893.html
Sekretoj kaj potenco de la ĉina fiŝkapta floto - Ian URBINA
Neniu scias ĝuste kiom da ŝipoj havas la ĉina fiŝkapta floto. Efektive, tamen, ĉi tiu amasa ŝiparo, kiu kovras la tutan planedon, superas ĉiujn aliajn laŭnombre kaj laŭ etendiĝo. En la okuloj de Pekino, ĝi ludas kernan rolon, kaj por nutri la loĝantaron kaj por loki la ŝakpecojn de Pekino sur la geopolitikan ŝaktabulon. La potenco kaj troriskemo de la ĉina fiŝkapta floto estas memevidenta por ĉiu, kiu navigas sur la alta maro. En 2019 mi pasigis unu semajnon kun la marpolico de Gambio, patrolante pli ol (...)
https://eo.mondediplo.com/article2888.html
En la momento de la usona elekto, la venanta internacia ordo - Olivier ZAJEC
La plej multaj grandaj eŭropaj ŝtatoj deziras la elekton de s-ro Joseph Biden. Ili imagas, ke ĝi favoros la revenon al malpli ĥaosa monda ordo. Sed la identeco de la reganto en la Blanka Domo kaj la diplomatiaj decidoj de Usono ĉesis determini ĉiujn strategiajn ekvilibrojn. “GVIDI la demokratian mondon”. Jen la slogano, kiu resumas la programon de ekstera politiko de s-ro Joseph Biden. Por precizigi la enhavon de tiu ambicio, la demokrata kandidato por la usona prezidant-elekto en Marto de 2020 (...)
https://eo.mondediplo.com/article2884.html
La diabla kaptilo - Pierre RIMBERT
En kian abismon la politikoj kontraŭ Kovim-19 sendis la mondon, tiel ke la komercaj maristoj devas petegi, ke oni donu al ili la saman rajton, kiun havas la transportitaj varoj : la rajton enŝipiĝi kaj elŝipiĝi ? En oktobro 2020, pli ol 800 000 marlaboristoj el 1,7 milionoj de la komercaj ŝipoj, estis blokitaj, iuj sur ŝipoj, per malpermeso elŝipiĝi, aliaj sur tero, per malpermeso enŝipiĝi. Por ĉi lastaj, la senhavo de kontrakto, kaj do de salajro, kondamnas ilin al mizero. Por la aliaj, ĉiam sur (...)