Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 décembre 2020 7 13 /12 /décembre /2020 22:30

13/12/2020

La organizaĵo "Raportistoj Sen Landlimoj" (RSL) sin deklaris «ŝokita» post la anonco de la ekzekuto de la ĵurnalisto. Li estis akuzita pri aktiva partopreno al la protestado dum la vintro 2017-2018.

La irana opoziciulo Ruhollah Zam, ekzilita en Francio dum kelka tempo, estis ekzekutita sabaton 12an de decembro. Kalifita «kontraŭ-revoluciulo» fare de la ŝtata televido, la ĵurnalisto estis pendumita pro «la graveco de siaj krimoj» kontraŭ la Islama Respubliko Irano. La televidkanalo anoncis tion nur kelkajn tagojn post la konfirmo de lia puno fare de la Ĉefkortumo. Ruhollah Zam estis direktoro de la kanalo "Amadnews" en la ĉifrita mesaĝ-platformo Telegram. Li estis mortokondamnita pasintan julion fare de la «revolucia tribunalo» de Teherano, akuzita, ke li aktive partoprenis pere de tiu mediato, al la kontestado dum la vintro 2017-2018.  

La organizaĵo pri defendo de Homaj rajtoj "Internacia Amnestio" reagis rapide post tiu anonco juĝante, ke tiu konfirmo atestas pri «ŝoka eskalado de Irano en la uzado de mortokondamno kiel subprema ilo». Ĝi ankaŭ postulis de Eŭropa Unio, ke ĝi intervenu ĉe la irana supera gvidanto Ali Ĥamenei, «ke li nuligu tiun kruelan verdikton»

La NeRegistara Organizaĵo "Raportistoj Sen Landlimoj" estas «ŝokita»

Ruhollah Zam disponis pri la statuso de rifuĝinto en Francio kaj vivis tie kiel ekzilito dum pluraj jaroj, antaŭ lia arestado fare de la Gvardistoj de la Revolucio, ideologia armeo de la Islama Respubliko, en konfuzaj cirkonstancoj: lia arestado estis anoncita en oktobro 2019, sed Irano precizigis nek la lokon nek la daton de la faktoj, akuzante la opoziciulon, ke li estas «gvidata de la franca spionservo kaj subtenata de la sekretaj servoj de Usono kaj Israelo».       

Matene, la organizaĵo "Raportistoj Sen Landlimoj" (RSL) reagis per pepaĵo al la anonco de la ekzekuto de la ĵurnalisto indikante, ke ĝi «avertis Michelle Bachelet, la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, ekde la 23a de oktobro pri tuja ekzekuto». RSL aldonis ankaŭ, ke ĝi estis «ŝokita, ke la irana justico kaj la komanditato de tiu ago Ali Ĥamenei, plenumis sian verdikton», rekte menciante la iranan superan gvidanton.     

01/01/2018

Irano: malgraŭ la alvoko al kvietiĝo de Hassan Rohani, la protestoj daŭras

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/irano-malgrau-la-alvoko-al-kvietigo-de-hassan-rohani-la-protestoj-dauras.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }