07/11/2020
Laŭ la spertuloj de la ISKŜ, la klimata ŝanĝiĝo kaŭzas altigon de la supraĵaj temperaturoj de la oceanoj, kaj tio favorigas la formadon de pli fortegaj ciklonoj, ege danĝeraj por la loĝantaro.
Per siaj potencaj pluvegoj, la uragano Eta forbalais preskaŭ ĉiujn landojn de Centra Ameriko ĉi-semajne. Inundoj kaj terglitoj okazigis ĉirkaŭ 200 mortintojn aŭ malaperintojn.
Centra Ameriko funebras post la trapasado de la uragano Eta. Potencaj pluvegoj kaŭzis inundojn kaj multajn terglitojn, okazigante dekojn da viktimoj en pluraj landoj. Gvatemala estis aparte tuŝita kun almenaŭ 150 mortintoj aŭ malaperintoj.
Proksime de tie en Honduro, viktimoj atestas: «Ni ĉiuj estas tuŝataj. La domoj estis inunditaj, ni plu havas nenion. Malgraŭ ĉio, ni provas rekonstruadi», diras viro.
«Pluraj familioj inter ni perdis ĉion. La registaro eĉ ne kapablis prigardi la akvonivelon de la rivero, bedaŭras virino».
La uragano minacas Kubon
En la valo de San Pedro Sula, dua urbo de Honduro, 7 000 personoj tamen estis evakuitaj kaj gastigataj en urĝaj centroj. Sed multaj aliaj loĝantoj ne havis tian bonŝancon.
Inter la aliaj tuŝataj landoj estas Panamo, Nikaragvo, kaj ankaŭ Kostariko, Salvadoro kaj la Ŝtato Ĉiapaso en Meksiko. La uragano daŭrigas sian irvojon en la karaiba maro kaj povus trafi Kubon postan dimanĉon. Ĝi ankaŭ minacas la Kajmanajn insulojn kaj la sudon de Florido.
/image%2F0553642%2F20201107%2Fob_ce96e8_43462788-ubicacion-y-mapa-de-los-pai.jpg)
https://fr.euronews.com/2020/11/07/l-amerique-centrale-endeuillee-par-l-ouragan-eta
https://www.youtube.com/watch?v=GSYAIs3aicI&feature=emb_logo
/image%2F0553642%2F20201107%2Fob_775730_image-0553642-20201014-ob-ecd613-ogb-1.jpg)