Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 août 2020 6 29 /08 /août /2020 19:33

29/08/2020

La plej alta jurisdikcio de Israelo opinias, ke la kolonio "Mitzpe Kramim" estis konstruita sur privataj palestinaj teroj, kaj estu redonitaj al iliaj proprietuloj. 

Por la tria fojo en la historio de Israelo, detruado de kolonio estas ordonita. Por la internacia juro, kaj ankaŭ la israela, "Mitzpe Kramim" estas kontraŭleĝa kolonio. Ĝi estis kreita en 1999 sur la altaĵoj de la Jordana valo, centre de okupaciata Cisjordanio.  Hodiaŭ, ĝi loĝigas kvardekon da familioj, kiuj vivas en antaŭ-fabrikaj domoj kaj kelkaj masonitaj konstruaĵoj.

Sume, 34 el tiuj strukturoj estu detruitaj en limdato de 3 jaroj, ordonis pasintan ĵaŭdon 28-an de aŭgusto la isralea Ĉefkortumo, lasante la tempon al la aŭtoritatoj proponi solvojn de reloĝado por la koncernataj familioj.

Tiu decido estas la fino de jura batalo 9-jara por Palestinanoj de najbara vilaĝo Deir Jarir. Laŭ la Kortumo, la strukturoj povintus esti laŭleĝigitaj aposteriore malgraŭ la fakto, ke plimulto troviĝas sur privataj teroj palestinaj sed kondiĉe, ke la eraro estintus farita «lojalece». Sed ĝi opinias, ke en la kazo de "Mitzpe Kramim", la lojaleco ne estis respektata.

            

«Erara juĝo » laŭ Benjamin Netanjahu 

La kontraŭ-kolonia organizaĵo "Pacon nun" ĝojigis pro tiu juĝo opiniante, ke ĝi agnoskas, ke la kolonianoj de "Mitzpe Kramim" «ŝtelis la privatajn terojn palestinajn». Sed tiu juĝo estis vigle atakita fare de la politikaj respondeculoj dekstraj, kaj ĉefe Benjamin Netanjahu.

Benjamin Netanjahu, kiu jam interrompis sian projekton de aneksado de parto de Cisjordanio, denuncis «eraran juĝon». Kaj la Ĉefministro promesis «fari ĉion eblan», por ke la loĝantoj povu restadi surloke.          

23/06/2020

Aneksado en Cisjordanio: la internacia komunumo mobiliziĝas flanke de la Palestinanoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/06/aneksado-en-cisjordanio-la-internacia-komunumo-mobilizigas-flanke-de-la-palestinanoj.html

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }