
30/08/2020
Bildo: De post la 24a de aŭgusto, almenaŭ 39 mortintaj delfenoj grundis sur tri plaĝoj de la Insulo Maŭricio. Laŭ kelkaj sciencistoj kaj aktivuloj, la naftoverŝo, kaŭzita komence de la monato fare de la ŝippereo de japana kargoŝipo, estus origine de tiuj mortintoj. Observantoj asertas, ke oleaj makuloj estis konstatitaj sur kelkaj el tiuj marmamuloj.
Kontraŭ-registara manifestacio post la naftoverŝo, kiu damaĝis la marbordojn de la Insulo Maŭricio kolektis pasintan sabaton dekojn da miloj da personoj. Tio ne okazis de antaŭ 40 jaroj en tiu lando.
En Port-Louis, ili estis almenaŭ 50 000, 75 000 laŭ aliaj informfontoj, plejparte nigre vestitaj kaj koleraj kontraŭ la registaro de Pravind Jugnauth, kiu laŭ ili ne ĝuste reagis al la naftoverŝo komence de la monato. La manifestaciantoj postulis lian demision en la kreola lingvo "Lév paké aller" (forlasu la potencon).
La kolero de la insulanoj, kaŭzita de la ekologia katastrofo, intensiĝis pro la antaŭnelongaj bildoj, kiuj rondiris en la tuta insulo, montrantaj preskaŭ kvardek grunditajn delfenojn, mortintajn aŭ agoniantajn apud la lokoj de la ŝippereo.
La kaŭzo de la morto ne ankoraŭ estas demonstrita. Laŭ la registaro, la aŭtopsioj ne montris spurojn de hidrokarbidoj en iliaj organismoj. Aliaj bakteriologiaj kaj toksologiaj analizoj estos tamen necesaj por ekskludi definitive ĉian rektan ligilon kun la naftoverŝo aŭ la subakviĝo proksime de la pruo de la ŝipo.
La maro, komuna havaĵo de ĉiuj
Laŭ la manifestaciantoj kolektitaj pasintan sabaton, la registaro ekkonsciis pri la katastrofo kaj organizis la pumpadon de la fuelo tro malfrue. La Ĉefministro, kiu regas de 2017 juĝis, ke li tute ne eraris kaj rifuzis ekskuzi sin.
Neniam Maŭricio spertis tian kolektiĝon de post la mitingo, kiu sekvis la venkon de la opozicio dum la deputitaj balotoj de 1982. «Unu afero, kiu ligas la homojn inter si estas la maro», deklaris la loka verkisto Khalil Cassimall por pravigi la sabatan homamason.
La arkipelago de la Hindia Oceano, kun sia 1,3 miliono da loĝantoj, dependas de siaj akvoj por sia nutrada sekureco, bazita sur fiŝkaptado, kaj por ĝia ekoturismo en zono, kiu estas inter la plej belaj koralrifoj en la mondo.

