28/08/2020
Ebru Timtik interalie defendis la familion de Berkin Elvan, adoleskanto, kiu mortis en 2014. Li tiam estis vundita dum la kontraŭ-registaraj manifestacioj de Gezi en 2013.
Ebru Timtik, kondamnita je pli ol 13 jaroj da malliberejo postulis justan proceson.
Ŝia pulso haltis. Tiu turka advokatino malliberigita, kiu komencis malsatstrikon antaŭ 238 tagoj, mortis ĵaŭdon 7an de aŭgusto en malsanulejo de Istanbulo, anoncis ŝia kabineto, "People's Law Office" en Tvitero.
Iom pli frue, ŝia kabineto informis, ke la kuracistoj provis revivigi ŝin per torakpremo.
Ebru Timtik estis kondamnita en 2009 je pli ol 13 jaroj da malliberejo pro «aparteno al terorisma organizaĵo». Kiel substrekas la franca advokato Martin Pradel en socia reto, ŝi estis fakte persekutita pro siaj aktivecoj de advokatino.
Apelacio de la verdikto de marto 2019 estis forpuŝita kaj alia apelacio okazas ĉe la Ĉefkortumo de Turkio. Same kiel sia kolego Aytaç Ünsal, ankaŭ enkarcerigita, Ebru Timtik komencis malsatstriki, postulante justan proceson. Ambaŭ advokatoj deklaris «ke ili daŭre persistos en sia malsatstriko, eĉ riske de morto».

