Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 juin 2020 2 23 /06 /juin /2020 21:21

23/06/2020

Pasintan lundon 22an de junio vespere, la Palestina aŭtoritato organizis grandan kolektiĝon por protesti kontraŭ la israelaj projektoj pri aneksado de parto de Cisjordanio. Ankaŭ multaj eksterlandaj diplomatoj venis subteni la milojn da ĉeestantaj Palestinanoj, kaj konfirmis sian opozicion al la israelaj projektoj.

«Palestina Ŝtato inkluzivas Jordanan valon», «La internacia juro klaras. Ĉi tie, estas Palestino». Tiajn sloganojn skribitajn sur afiŝtabuloj svingis pluraj miloj da personoj. Sed laŭ Saëb Erekat, kungvidanto de la "Organizaĵo por Liberigo de Palestino", la ĉefa venko ne precipe estas la popola mobiliziĝo.

«Ni spertas hodiaŭ senprecedencan eventon, substrekas Saëb Erekat. Hodiaŭ, la mondo venis ĉi tien kaj diris al ni, ke ni ne estas solaj. Ili estas kun ni, en la lukto por libereco, digneco kaj justeco».               

La unua diplomato invitita paroladi estis la speciala kunordiganto de Unuiĝintaj Nacioj por la pacprocezo. Nikolaj Mladenov kvalifis malobservado de la internacia juro la eblan aneksadon, kaj alvokis la aliajn diplomatojn agadi «sen perdi sekundon» cele al malsukceso de tiu projekto. Kaj li deziris lanĉi espermesaĝon al la Palestinanoj.  

 

Mesaĝo adresita al Benjamin Netanjahu kaj Donald Trump 

«Ĉi tie, vi ne luprenas domon, ĝi estas via domo, lanĉis Nikolaj Mladenov. Popolo el Palestino, ne malesperu, ne forlasu. Neniam forlasu, ĉar paco estas la kialo de nia ĉeesto ĉi tie. Pacon, pacon, pacon!»   

Dum pli ol horo, rara  sinsekvo da ambasadoroj okazis sur la podio. La reprezentantoj de Eŭropa Unio, Rusio, Ĉinio, Japanio kaj Jordanio esprimiĝis. Laŭ Saëb Erekat, 48 landoj kaj internaciaj organizaĵoj estis reprezentitaj. «Tio estas mesaĝo al Netanjahu kaj Donald Trump» : «Fronte al ili, la internacia juro ja ekzistas».  

07/06/2020

Manifestacio en Tel-Avivo kontraŭ la projekto de anekso de parto el Cisjordanio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/06/manifestacio-en-tel-avivo-kontrau-la-projekto-de-anekso-de-parto-el-cisjordanio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }