Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 juillet 2020 2 21 /07 /juillet /2020 17:12
Beth Nakamura/The Oregonian/AP

21/07/2020

La urbestro de Portlando, nord-okcidente de Usono, denuncas la ĉeeston en sia urbo de federalaj policistoj, kiuj laŭ li fakte pliintensigas la alfrontiĝojn kun la manifestaciantoj.

Dimanĉon 19an de julio, la urbestro de Portlando, Ted Wheeler, petis denove foriron de la federalaj policistoj deplojitaj en tiu urbo situanta nord-okcidente de Usono asertante, ke ili pliintensigas la perfortaĵojn, kiuj skuas la urbon de antaŭ pli ol du monatoj.

«Dekoj, eĉ centoj da federalaj agentoj estas deplojitaj en nia urbo», kaj ili «grave kontribuas al difektado de la situacio», li diris en CNN. «Ilia ĉeesto kaŭzas pli da perfortoj kaj pli da detruoj, kaj tute ne helpas trankviligi la situacion. Ili ne estas bonvenaj kaj ni volas, ke ili foriru», eksplikis la demokratia urbestro.

Federalaj agentoj estas senditaj por meti finon al la manifestacioj organizitaj antaŭ la tribunalo de la urbo por protesti kontraŭ la policaj perfortoj kaj rasismo. La kolektiĝoj, kie okazas tie kaj tie interpuŝiĝoj kun la polico, estas regule disigitaj per larmigaj gasoj. La protestantoj ankaŭ provis flamigi la sidejon de la Polica asocio dum la nokto de sabato ĝis dimanĉo, menciis la polico en Tvitero.

«Ni devas protekti la federalajn konstruaĵojn kaj nian loĝantaron», reagis Donald Trump dimanĉon en Tvitero, akuzante la lokajn estrojn «kiuj malaperis», kaj kiuj «de antaŭ monatoj, perdis la kontrolon de la anarkiistoj kaj agitantoj».

 

«La homoj estas striktsence forkaptitaj en luprenitaj nemarkitaj  veturiloj

La manifestacioj komenciĝis fine de majo, post la morto de George Floyd, Afrik-usonano mortsufokita sub la genuo de policisto en Mineapolo.

La kolero duobliĝis post serio da arestadoj de protestantoj en la stratoj de la urbo fare de policistoj, sen pravigo. «Vere, la homoj estas striktsence forkaptitaj en luprenitaj nemarkitaj veturiloj», denuncis Ted Wheeler. «Ili ne scias, kiu forkaptas ilin en la veturiloj, ĉar la policistoj ne estas rekoneblaj. Laŭ mi, tio estas kontraŭ-konstitucia». 

Vendredon 17an de julio, aktivuloj pri Homaj rajtoj kaj usonaj elektitoj vigle denuncis tiujn arestadojn, kaj la prokurorino de la Ŝtato, Ellen Rosenblum menciis, ke ŝi plendos kontraŭ la «timigaj taktikoj» de la federalaj policistoj.       

La ministro pri Enlanda Sekureco, Ken Cuccinelli, agnoskis lundon tiujn arestadojn. Li eksplikis, ke ili ja estas efektivigitaj sur la stratoj, sed por protekti la federalajn agentojn kaj konduki la manifestaciantojn suspektatajn pri perforto «en sekuran lokon por esti tie pridemanditaj». «Ni arestos ilin antaŭ la tribunalo, kaj se ni lokalizas ilin aliloke, ni arestos ilin aliloke», li deklaris sur la publika radio NPR.

02/07/2020

La «CHAZ», «memstara zono» de Seatlo, estis malmuntita de la polico

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/la-chaz-memstara-zono-de-seatlo-estis-malmuntita-de-la-polico.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }