Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 juin 2020 3 10 /06 /juin /2020 21:29
Foto Marwan Naamani/picture alliance per Getty Images

10/06/2020

La domlaboristinoj plene suferas de la ekonomia kaj financa krizo, kiu skuas Libanon de pasinta aŭtuno, pligravigita de la kronvirusa pandemio. Pasintsemajne, la bildo de trideko da etiopiaj domlaboristinoj forlasitaj sur la trotuaro multe disvastiĝis en la gazetoj kaj la sociaj retoj.  

Gastejo estis trovita por la 35 domlaboristinoj, kiuj troviĝis sen loĝejo, sen mono kaj kelkfoje sen dokumentoj. Iliaj dungantoj ne povis pagi iliajn salajrojn, kaj forpelis ilin. La ministrejo pri Laboro loĝigis ilin en hotelo, ili poste estis helpataj de Caritas-Liban. Sed tiu provizora solvo ne respondas al la problemo, kiu riskas ampleksiĝi dum la venontaj semajnoj.

 

Pli ol laboristino el tri estas en neleĝa situacio 

Laŭ plejparte el la spertuloj, pro pligravigo de la ekonomia krizo, la financa situacio de Libano tre verŝajne ne pliboniĝos en la venontaj monatoj. Kian sorton atendas la 250 000 migrantaj domlaboristinoj, inter kiuj 75 000 estas en neleĝa situacio?

La manko de dolaroj kaj la malplivaloriĝo de la libana liro estigis drastan malaltiĝon de la aĉetpovo de multaj libanaj familioj. La halto de la ekonomia aktiveco pro la kronvirusa pandemio kaŭzis eksplodon de senlaboreco, kiu kreskis ĝis 32% en daŭro de tri monatoj. Laŭ Esplorcentro kaj Instituto pri opinisondo, post kelkaj monatoj, miliono da libananoj, t.e 65% el la profesiularo, povus troviĝi sen laboro. En tiuj kondiĉoj, plimulte de la fremdaj domlaboristinoj perdos sian laboron kaj tiuj, kiuj estas en neleĝa situacio estos la plej vundeblaj.  

 

Tro multekosta repatriigo 

Multaj dungantoj ne eĉ havas sufiĉe da monrimedo por financi la repatriigon de la migrantaj domlaboristinoj. Koncerne la Etiopianojn, ekzemple, la revena bileto kostas 680 dolarojn. Sed Adis-Abebo postulas, ke la dek kvar tagoj da izoliĝo truditaj al ĉiuj, kiuj revenas, estu financitaj de la libanaj dungantoj. Plimulte rifuzas aŭ ne povas elspezi 800 dolarojn, kiuj estas la prezo por tiu operaco.

La libana Ŝtato ne plu havas rimedon efektivigi la repatriigon. Aliparte, ĝi ne faras tion por la miloj da libanaj elpatriigitoj, kiuj estas devigataj aĉeti siajn biletojn, se ili deziras reveni.

La libanaj aŭtoritatoj turniĝis al la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) por trovi solvon al tiu isksafoja humanitara krizo, kiun devas fronti Libano, kiu jam suferas pri multaj krizoj.           

24/04/2020

Libano: novaj blokadoj malgraŭ la trudizoliĝo, kaj perfortaj incidentoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/04/libano-novaj-blokadoj-malgrau-la-trudizoligo-kaj-perfortaj-incidentoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }