Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 mars 2020 2 31 /03 /mars /2020 21:02
Foto: Joao Sousa

31/03/2020

Pasintan dimanĉon vespere, centoj da Libananoj spitis la regulojn pri trudizoliĝo por protesti kontraŭ la difektado de siaj viv-kondiĉoj. La kronvirusa epidemio paralizas la landon, kio akrigas la senprecedencan ekonomian krizon, kiu trafas Libanon de antaŭ pluraj monatoj.

En la suda ĉirkaŭurbo de Bejruto kaj en la norda urbo Tripolo, la samaj kolerkrioj sonoris en la stratoj, malgraŭ la valida elirmalpermeso.   

El sia balkono, loĝanto de Tripolo filmis spontanean marŝadon sur la stratoj de la urbo-centro. Ĝi okazis iom post la 19a horo, la tuta urbo estas trudizolita, krom kelkaj dekoj da manifestaciantoj, kiuj spitis la elirmalpermeson.

Laŭ ili, la kronviruso ne estas la sola urĝeco. «Ne izolu nin, nutradu nin!» ili skandis. Tiu slogano memorigas la duoblan krizon, kiu frapas Libanon: la kronvirusa epidemio pligravigas la ekonomian marasmon. Kaj plej suferas de la situacio, la malriĉaj partoj de la lando, eksplikas Nazih Fino, direktoro de la NeRegistara Organizaĵo Seeds, tre aktiva en unu el la plej malriĉaj urboj de la lando.

«La situacio en Tripolo estas tre malfacila, bedaŭras Nazih Fino. Ĉefe por la homoj, kiuj havas ĉiutagajn malstabilajn laborojn: kondukistoj de taksio, surstrataj vendistoj, kiuj havas malaltajn mongajnojn. Ili ne havas sufiĉe da monrimedoj por manĝi aŭ drinki. Ili estas senesperaj! Pro tio, ili manifestacias. Kaj la ekonomia krizo pligravigas la situacion. La dolaro interŝanĝiĝas tre multekoste. Ĉiuj prezoj duobliĝis. La homoj laciĝas pro ĉio ĉi. La situacio estas kriza».

 

Ĉeko de 30 eŭroj por ĉiu familio 

En Libano, same kiel aliloke, la trudizoliĝo sufokas la plej malriĉulojn, kiuj plu atendas helpon de la Ŝtato. Ĉekoj de 30 eŭroj por ĉiu familio kaj manĝ-paketoj ŝajne estos disdonitaj en kelkaj sektoroj de la urbo, sed post pluraj semajnoj.

Pasintan oktobron, la ekonomia situacio jam katastrofa instigis grandan parton de la Libananoj surstratiĝi kontraŭ la registaro kaj koruptado. Ĉi-foje, ili eliras, ĉar ili malsatas.

Ĉi-lundon, dum la salajroj de la dungitoj estis ĵus pagitaj fine de la monato, multnombraj Libananoj vicumis antaŭ la bankaŭtomatoj kaj superbazaroj, malgraŭ la reguloj pri trudizoliĝo.

16/01/2020

«Semajno de la kolero» en Libano: alfrontiĝoj okazigis dudekon da vunditoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/01/semajno-de-la-kolero-en-libano-alfrontigoj-okazigis-dudekon-da-vunditoj.html

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }