Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 mars 2020 5 20 /03 /mars /2020 21:45

20/03/2020

La puno je malliberejo por la verkistino kaj esploristino Mojgan Kavusi estas plilongigita ĝis 6 jaroj kaj 3 monatoj. 

Dum la epidemio de kronviruso vastiĝas en Irano kaj en la iranaj prizonoj, politikaj malliberulinoj postulis portempan liberigon por eviti infektadon de la viruso, kaj tio estis rifuzita al ili. De pluraj tagoj, kelkaj politikaj malliberulinoj en la prizono Evin en Teherano kaj Karĉako en la ĉirkaŭurbo, komencis malsatstrikon por protesti kontraŭ la politiko de la reĝimo, kiu rifuzas al ili portempan liberigon.  

Lundon 16an de marto 2020, la advokatino pri Homaj rajtoj Nasrin Sotudeh komencis malsatstrikon por protesti kontraŭ la rifuzo liberigi la politikajn malliberulinojn pro la epidemio de kronviruso. En letero skribita en prizono, ŝi anoncis sian decidon, kaj deklaris: «Necesas, nacinivele, fermi multajn kvartalojn de la malliberejoj en la tuta lando, inkluzive de la kvartalo de la prizono Evine. La reĝimo reamikiĝu kun la mondo kaj profitu pri ĝia scienco kaj teknologio por fronti la kronvirusan malsanon».       

Ankaŭ la politika malliberulino Rezvaneh Ahmad-Khanbejgi komencis malsatstrikon lundon 16an de marto 2020 por protesti kontraŭ la punaj aŭtoritatoj, kiuj kontraŭas elirpermesojn. Ŝi estas nun enkarcerigita en la kvartalo de la virinoj de Evine.

Unu el la kialoj de la malsatstriko de la politikaj malliberulinoj estas  la mistraktado, kiun ili suferas dum tiuj lastaj tagoj fare de la aŭtoritatoj. Ili plurfoje modifis la liston de malliberulinoj, kiuj rajtas feriojn, aldonante kaj nuligante nomojn. Tio kaŭzis gravan psikologian streson al la politikaj malliberulinoj kaj ties familioj en la nunaj cirkonstancoj.

Alia malliberulino, Sona Hagh-Bayan, komencis malsatstrikon ĵaŭdon 12an de marto 2020, por protesti kontraŭ siaj lastaj 8 monatoj da enkarcerigo, kaj ŝia nestabila situacio en la «kvartalo de la patrinoj» en la prizono Karĉako de Varamino.     

S-ino Hagh-Bayan estas 36-jara kaj estas patrino de 9-jara filo, kiu suferas pri Daŭn-sindromo. Ŝi enmigris en Kartvelio, kie ŝi laboris kiel turisma ĉiĉeronino. Ŝi estis arestita de la ministrejo de spionado la 30an de junio 2019, kiam ŝi alvenis en Irano por familia vizito.

Aliparte, la enkarcerigo de la verkistino kaj esploristino Mojgan Kavusi estis plilongigita de 5 jaroj kaj 7 monatoj ĝis 6 jaroj kaj 3 monatoj. Ŝi estis akuzita, ke ŝi publikigis bildojn de martiroj de la ribelo de novembro 2019 en Marivano kaj Ĝavanrudo en sia paĝo Instagramo. «La silento estas perfido», skribis S-ino Kavusi en mesaĝo sur sia paĝo Instagram kun bildoj de la martiroj.   

08/09/2019

Irano: la ĵurnalistino Marzieh Amiri kondamnita je 147 skurĝbatoj kaj 10 jaroj da malliberejo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/09/irano-la-jurnalistino-marzieh-amiri-kondamnita-je-147-skurgbatoj-kaj-10-jaroj-da-malliberejo.html

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }