Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 septembre 2019 7 08 /09 /septembre /2019 19:30

08/09/2019

Marzieh Amiri, ĵurnalistino kaj studenta aktivulino, estis kondamnita je 10 jaroj kaj duono da malliberejo kaj 147 skurĝbatoj, mesaĝis en Tvitero ŝia fratino Samira Amiri, la 24an de aŭgusto.

Anoncante la verdikton, Samira Amiri mesaĝis en Tvitero, ke ŝia fratino devige efektivigos almenaŭ ses jarojn el sia puno (konforme kun la artikolo 134 de la islama punkodo), se la verdikto estos konfirmita de la apelacia kortumo.

La ĵurnalistino Marzieh Amiri, aĝa je 32 jaroj, profesie raportis pri la kolektiĝo de la 1a de majo por la ĵurnalo Ŝargh, kiam ŝi estis arestita apud la placo Baharestan, antaŭ la konstruaĵo de la reĝima parlamento.

S-ino Amiri estis unue enkarcerigita en sekreta detencentro, kontrolata de la pasdaranoj ĝis la 8a de majo, poste translokita en la sekcion 209 de la malliberejo Evin, kaj fine metita en izoliteco dum 35 tagoj. La 8an de junio, ŝi estis translokita en la kvartalon rezervitan al la virinoj de la malliberejo Evin.

Studentino pri sociologio ĉe la universitato de Teherano, Marzieh Amiri estis kondukita la 13an de aŭgusto al la 28a ĉambro de la revolucia tribunalo, prezidata de la fama juĝisto Mohammad Moghiseh, kaj akuzita pri «kolektiĝo kaj koluzio kontraŭ la nacia sekureco», «propagando kontraŭ la Ŝtato» kaj «tumulto kontraŭ la publika ordo».       

Marzieh Amiri figuris inter multaj sindikataj aktivuloj arestitaj dum la manifestacio en Teherano, okaze de la internacia tago de la laboristoj.

Iom pli frue, Nasrin Javadi (Azam Khezri), sindikata aktivulino dum la internacia tago de la laboristoj en Teherano, estis kondamnita je 7 jaroj da malliberejo kaj 74 skurĝbatoj. 

S-ino Nasrin Javadi estas eks-dungintino de la societo de medicina distribuo kaj pensiulino de la Organizo de la sociala asekuro, membro de la fondinta organo de la konsilio de la sociala asekuro por la emerita sektoro, kaj membro de la Unuiĝo de la iranaj laboristoj.

Inter la aliaj sindikataj aktivulinoj nun enkarcerigitaj figuras Neda Naĵi, Atefeh Rangriz, Marzieh Amiri, Aniŝa Asadollahi, Sanaz Allahjari, Sepideh Kolian kaj Asal Mohammadi.

Raportistoj sen landlimoj (RSF) alarmas pri nova ondo da arestadoj kaj kunvokoj de ĵurnalistinoj de post aŭgusto en Irano.

Kun dek malliberulinoj, la Islama Respubliko de Irano estas hodiaŭ la plej granda malliberejo por la ĵurnalistinoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }