
26/12/2019
Meze de novembro, la prezaltigo de la benzino estigis fortan protest-movadon kontraŭ la irana reĝimo. Interreto tiam estis jam interrompita.
Denove, aliro al Interreto estis interrompita, merkredon 25an de decembro, en pluraj iranaj provincoj, tagon antaŭ la memorfesto lanĉita en la sociaj retoj, omaĝe al la personoj mortigitaj dum la manifestacioj meze de novembro. Tiuj ĉi okazis pro la prezaltigo de la benzino, raportis la novaĵagentejo Ilna.
La aliro al Interreto estis limigita, post ordono de altaj sekurecaj respondeculoj, laŭ Ilna, kiu atribuis sian informon al fonto ene de la irana ministrejo pri informo kaj telekomunikado. «Tiu limigo de aliro al Interreto koncernas nur la internaciajn interŝanĝojn sur la poŝtelefonoj», precizigis tiu informfonto al Ilna.
La naciaj retejoj plu estos alireblaj dum la interrompo, laŭ tiu sama informfonto. Laŭ Ilna, la reta konektado estos limigita interalie en la provincoj Elborz (nordo), Kordestano (okcidento), Farso kaj de Zanĝano (nordo), kaj la limigo ŝajne disvastiĝos al aliaj provincoj.
Malfrua malkonfirmo de la novaĵagentejo
La novaĵagentejo modifis siajn informojn dementante, ke la interrompon decidis altaj respondeculoj, kaj pri la nomoj de la celitaj provincoj. Korespondantoj de la franca novaĵagentejo AFP en Teherano raportis perturbojn en la reto merkredon, kaj la NeRegistara Organizaĵo NetBlocks, kiu observas la liberecon pri aliro al la reto, ankaŭ elvokis limigojn.
«Jen pruvoj pri interrompo de portebla Interreto en kejkaj partoj de Irano ekde la 6a horo kaj duono», skribis la NRO en sia tviter-paĝo. Tiuj interrompoj okazas tagon antaŭ la memorfesto, omaĝe al la viktimoj de perfortoj, kiuj okazis dum la novembraj manifestacioj kontraŭ la prezaltigo de la benzino.
Dum la kontestado, la malŝalto de Interreto estis trudita de la aŭtoritatoj, dum benzin-stacioj, policejoj, komercejoj, moskeoj kaj publikaj konstruaĵoj estis incendiitaj aŭ atakitaj, laŭ la surlokaj amasinformiloj.
La aŭtoritatoj intencas publikigi bilancon pri la nombro de viktimoj. Ili ĝis nun konfirmis nur la morton de kvin personoj – kvar membroj de la sekurecaj fortoj mortigitaj de la «ribelantoj», kaj civilulon. Siaflanke, Internacia Amnestio mencias pli ol 300 mortintojn dum la represio de la manifestacioj, kaj parolas pri «terura buĉado».

23/11/2019
Irano: senkompata represio
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/11/irano-senkompata-represio.html
