Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 mars 2019 2 12 /03 /mars /2019 21:53
Behrouz Mehri / AFP / Getty Images

12/03/2019

Bildo: Sotoudeh estis akuzita pri spionado, propagando kaj insulto al la "plej supera gvidanto de Irano".

La irana advokatino Nasrin Sotoudeh, aktivulino pri Homaj rajtoj en sia lando, estis kondamnita je 38 jaroj da malliberejo kaj 148 skurĝbatoj, anoncis ŝia edzo lundon en sia fejsbuka paĝo.

Reza Khandan ne precizigas kiaj akuzoj estis anoncitaj kontraŭ ŝi.

Pasintan decembron, citita de la oficiala novaĵagentejo IRNA, ŝia advokato, Payam Derafshan deklaris, ke Nasrin Sotoudeh estis persekutita pro diskonigo de informoj celantaj la Ŝtaton, insulto al la "plej supera gvidanto de Irano", la ajatolo Ali Hosejni Ĥamenei, kaj spionado.

La advokatino, kiu estas enkarcerigita de pasinta junio, estis jam kondamnita en 2010 al puno de ses jaroj da malliberejo pro propagando, kaj atenco al la Ŝatsekureco.      

Ŝia kazo estigis indignon en la tuta mondo en 2012, kiam ŝi malsatstrikis dum 50 tagoj por denunci la malpermeson vojaĝi, pri kio suferis ŝia filino. Ŝi estis liberigita en septembro 2013, antaŭ la vizito de la prezidento Hosejni Ĥamenei en Novjorko por la Ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

Pasintjare, Nasrin Sotoudeh defendis plurajn virinojn, kiuj montriĝis publike sen kapfulardo, malgraŭ la devigo ekvalidita de post la islama revolucio de 1979, laŭ la Centro por Homaj rajtoj en Irano, kies sidejo troviĝas en Novjorko.   

05/11/2013

Irano: malsatstriko de malliberuloj, senigitaj je medicinaj kuracadoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/irano-malsatstriko-de-malliberuloj-senigitaj-de-medicinaj-kuracadoj.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }