Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 juillet 2019 7 28 /07 /juillet /2019 17:09

28/07/2019

La rapidtrajno inter Liono kaj Torino pli kaj pli konkretiĝas. Vendredon vespere, en letero de la ministrejo pri Transportoj al Eŭropa Unio, Italio konfirmis sian intencon daŭrigi tiun konstruejon. Tiu projekto estas multe kritikata de aktivuloj kaj anarkiistoj. Tiuj ĉi organizis aliparte manifestacion sur la konstruejo (Vidu ĉi-sube).

Tiu konstruaĵo dividas eĉ la italan registaron, ĉar la Movado M5S, partnero de la reganta koalicio, kontraŭas la projekton. Al tiu partio apartenas la ministro pri Transportoj kaj infrastrukturoj. Danilo Toninelli do ne subskribis mem la leteron al Bruselo.     

Tiu fervojo inter Liono kaj Torino povus malfortigi ankaŭ la italan registaron.

La interligilo Liono-Torino, projekto lanĉita antaŭ 8 jaroj, longas je ĉirkaŭ 271 kilometroj, inter kiuj 185 kilometroj en Francio.

La nova rapidtrajno por vojaĝantoj ebligos interligi Lionon al Torino en daŭro de 1 horo 45 kontraŭ 4 horoj hodiaŭ, Parizo ĝis Milano en daŭro de 4 horoj kontraŭ 7 horoj hodiaŭ,  kaj Milano ĝis Barcelono en daŭro de 6 horoj kontraŭ 12 horoj.

Ekde pasinta mardo, la itala ĉefministro Giuseppe Conte permesis la komencon de la konstruaĵo opiniante, ke estus pli multekoste haltigi ol fini ĝin, precipe post la kroma financa helpo konsentita de Eŭropo: la totala kosto por Italio estos nur 3,2 miliardoj da eŭroj anstataŭ 4,7. Rezigni pri la projekto kostus al Romo ĝis 2.5 miliardoj da eŭroj.  

https://fr.euronews.com/2019/07/27/tgv-lyon-turin-rome-dit-oui-a-la-poursuite-du-chantier

franca:

https://www.youtube.com/watch?time_continue=11&v=qht4x2cwtlQ

Itala:

https://www.youtube.com/watch?v=Vaab3UE0plI

La opoziciantoj al la rapidtrajno manifestacias kontraŭ la decido de Romo 

La malbona vetero ne senkuraĝigis la manifestaciantojn. Pace, miloj da personoj kolektiĝis en Venaus, Italio, ne malproksime de la franca landlimo, en la regiono de Torino. Ilia slogano: NO TAV. En la itala, la TAV estas la TGV en la franca. Ili rifuzas tiun fervojon Liono-Torino, kaj montris tion denove post multaj aliaj manifestacioj. Ili timas la boradon de tuneloj, ĉar tio liberigos toksajn substancojn, kiel asbeston kaj uranion. Ili elvokas hidraŭlikajn problemojn, kaj sonoran poluadon.

11/12/2018

Italio: 70 000 personoj manifestaciis kontraŭ la rapidtrajno Liono-Torino

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/12/italio-70-000-personoj-manifestaciis-kontrau-la-rapidtrajno-liono-torino.html

22/09/2015

Italio : Rapidtrajno Liono-Torino : ok monatojn da malliberejo kontraŭ la verkisto Erri de Luca

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/09/italio-rapidtrajno-liono-torino-ok-monatojn-da-malliberejo-kontrau-la-verkisto-erri-de-luca.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }