Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 juillet 2019 6 27 /07 /juillet /2019 16:17
FABIAN HEINZ / SEA-EYE.ORG / AFP

27/07/2019

Ĵaŭdon 25an de julio, ĉirkaŭ 150 migrantoj malaperis post la ŝippereo de sia boato marvaste de Libio, dum ili provis atingi Eŭropon. Fronte al tiaj dramoj, kiuj amasiĝas, Eŭropa Unio montriĝas senpotenca, kaj rifuzas prizorgi la aferon, denuncas la ĵurnalo "La Libre Belgique" ("La libera Belgio").

«Tio estas nova abomeninda dramo, kiu aldoniĝas al centoj da aliaj, okazintaj en Mediteraneo de antaŭ jaroj, malpli ol 300 kilometrojn for de la eŭropaj marbordoj, substrekas "La Libre Belgique", vendredon 26an de julio».

Ĵaŭdon, ĉirkaŭ 150 migrantoj malaperis post la ŝippereo de sia boato marvaste de Al-Ĥums, en Libio. «Centoj da aliaj estis sukuritaj de la libiaj marbordaj patroloj, kaj rekondukitaj al tiu lando ruinigita de interna milito, kiu suferas perforton kaj malstabilecon, rakontas la belga ĵurnalo. La turmentado de tiuj transvivantoj daŭros en la libiaj koncentrejoj».

Fronte al tiuj centoj da mortintoj en Mediteraneo, la Eŭropa Komisiono promesis plifortigi sian nunan migrad-politikon, kiu fakte konsistas en fari maksimumon por malhelpi la forirojn. «Oficiale, la celo estas eviti la dramojn en Mediteraneo, opinias "La Libre Belgique", sed la alternativo estas ankaŭ lasi la migrad-demandon kiel eble plej malproksime de EU, kiu ne kapablas adopti komunan politikon por prizorgi tiujn alvenojn».

La brusela ĵurnalo resumas:

«Eŭropa Unio ne ŝanĝos sian sintenon koncerne migrad-politikon, la 28 membro-Ŝtatoj ne sukcesas eĉ akordiĝi pri urĝa mekanismo por akcepti la personojn savitajn en maro».

La Eŭropa Komisiono memorigis ĵaŭdon, ke la eŭropaj ŝipoj sukuris 730 000 personojn en maro de post 2015. Sed la kondiĉoj drastiĝis tiujn lastajn jarojn, denuncas la NeRegistaraj Organizaĵoj. Ĵaŭdon, la Itala Ĉambro aprobis leĝprojekton, laŭ kiu la maraj savservoj estos punitaj ĝis 1 miliono da eŭroj, okaze de ilia eniro en la teritoriaj akvoj sen permeso, raportas la belga ĵurnalo.

La "Libre Belgique" mencias, ke 135 inter la migrantoj sukuritaj ĵaŭdon vespere, estas nun blokitaj sur ŝipo de la itala marborda patrolo. Matteo Salvini rifuzas akcepti ilin sen antaŭa akordo pri ilia dispartigo en Eŭropa Unio.

06/07/2019

Migrantoj: Laŭ la organizaĵo "Kuracistoj sen landlimoj", «Nenio ŝanĝiĝis en Libio»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/07/migrantoj-lau-la-organizajo-kuracistoj-sen-landlimoj-nenio-sangigis-en-libio-2.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }