Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 décembre 2018 2 11 /12 /décembre /2018 10:09

11/12/2018

Pluraj dekoj da miloj da personoj manifestaciis pasintan sabaton en Torino kontraŭ la projekto de rapidtrajno Liono-Torino. Ili denuncis «malŝparon de la publika mono», dum Italio bezonas monrimedojn por edukado kaj sano, konstatis ĵurnalisto de la franca novaĵagentejo AFP. La organizantoj menciis «tajdon» de 70 000 personoj. Tio estis la «plej granda kolektiĝo» en la historio de la movado. En Italio, la polico neniam konigas taksadon pri la nombro de manifestaciantoj.

Afiŝtabuloj proklamis: «Kontraŭ malŝparo», «Utilaj malgrandaj infrastrukturoj Jes, neutilaj grandaj infrastrukturoj Ne», «TAV sponsorata de Industria Unio – Mafio de la cemento», «Ne al la TAV. Jes al la protektado de la teritorio kaj medio. 30 jaroj da rezistado». La ĉefa elemento de la projekto Liono-Torino estas tunelo de 57,5 kilometroj, kies konstruado estas antaŭvidita en la italaj kaj francaj Alpoj. Ĝi estis kontestata ekde ĝia komenco, aparte de asocioj pri defendo de la medio.

Sed sabaton, la precipa mesaĝo de la manifestaciantoj estis denunco de la «malŝparo de la publika mono» kaj la aserto, ke alia mondo eblas. La kosto de la tunelo estas taksita je minimumo de 8,6 miliardoj da eŭroj. «Plej gravaj aferoj ekzistas por investi: malsanulejoj, lernejoj, vojoj…», deklaris Maurizio Alfero 60-jara eksplikante, ke li antaŭnelonge ricevis rendevuon ĉe kuracisto nur en septembro 2019 en la malsanulejo de sia urbo, pro manko de pli frua konsulto. «Sufiĉas uzadi la ekzistantan linion, kiu estas sub-ekspluatata», li aldonis.  

Ankaŭ Domenico Larobina, Torinano 31-jara preferus, ke «ili investu en homajn infrastrukturojn, cele al plibonigo de la vivo de la homoj, kaj ne de la profitoj».

«Ili pensas nur pri sia riĉiĝo, ni volas alian estontecon, kiu garantias veran sanitaran sistemon kaj kreadon de veraj laborpostenoj», substrekis Dana Lauriola, unu el la aktivuloj de la Movado NO TAV.

En la kolektiĝo troviĝis ankaŭ delegacio de urbestroj, reprezentantoj de sindikataj organizaĵoj, komunisma partio, anarkiistoj, de la Movado 5-steloj (M5S, kontraŭsistema), kaj ankaŭ flavaj veŝtoj. La 10-an de novembro, inter 30 000 kaj 40 000 defendantoj de la projekto manifestaciis en tiu sama urbo. Tio estis la unua ampleksa manifestacio de la por-TAVuloj. La itala registaro mem estas dividita pri la temo: la Ligo (ekstremdekstro) de Matteo Salvini subtenas la projekton, dum la M5S kontraŭas ĝin. Ĝi mendis analizon kostoj-profitoj, kies rezultojn ĝi atendas, antaŭ ol decidiĝi.     

29/01/2015

Italio : 47 «No TAV», opoziciuloj al konstruejo de la rapidtrajno Liono-Torino, kondamnitaj al senkondiĉa malliberigo post kolizioj kun la polico en 2011

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/01/italio-47-no-tav-opoziciuloj-al-konstruejo-de-la-rapidtrajno-liono-torino-kondamnitaj-al-senkondica-malliberigo-post-kolizioj-kun-la

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }