29/07/2019
Bildo: «Nenia fiereco eblas sur mortinta planedo» estis legeble sur flagrubando portita de la partoprenintoj de la berlina Geja Fiero.
La partoprenintoj de la berlina Geja Fiero, unu el la plej gravaj en la mondo, paŝadis pasitan sabaton kontraŭ ekstremdekstro kaj favore al la rajtoj de la samseksemuloj en la landoj, kie la seksaj malplimultoj estas persekutataj, kaj eĉ favore al la klimato. Laŭ la organizantoj, la evento kolektis milionon da personoj.
Stephan kaj Hajo svingis sian afiŝtabulon laŭlonge de la strato. Pariĝintaj de 30 jaroj, edziĝintaj de pasinta 26a de aprilo, ili maltrafis neniun defiladon sur Christopher Street Day en Berlino de post la unua, kiu okazis en 1979.
La manifestacio ŝanĝiĝis. Surprizas Stephan, la grandega nombro de junulinoj, kiuj venis por postuli siajn rajtojn. «Antaŭe, la samseksemuloj manifestaciis ĉefe por montri, ke ili estas gejaj, dum la virinoj, siaflanke, engaĝiĝis precipe en emancipan movadon, ne pro sia seksa orientiĝo. Kaj nun, ili ĉeestas malkaŝe en la kampo de seksa orientiĝo, kaj luktas por siaj rajtoj», konfidas Stephan.
Johanne kaj Adèle ekzemple venis de Parizo. Laŭ ili, multaj progresoj restas por fari. «La konscienco plu evoluu, koncerne videblecon de la afero. Du viroj aŭ du virinoj, kiuj paŝadas manenmane estas simple normala afero», ekplikas Johanne.
La nokto estis longa en Berlino post la manifestacio, pro centoj da vesperkunvenoj en ĉiuj kluboj de la urbo.
