Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 juin 2019 4 13 /06 /juin /2019 15:11

13/06/2019

Bildo: Ivan Golunov, la esplor-ĵurnalisto, kiu laboras ĉe la retpaĝaro Meduza, estis liberigita mardon 11an de junio. Li estis suspektita pri «provo de fikomerco de narkotaĵoj». Ĉiuj akuzoj kontraŭ li estis finfine forlasitaj.

Pasintan merkredon en Rusio, pli ol 400 personoj estis arestitaj en Moskvo, dum manifestacio organizita subtene al Ivan Golunov, rusia ĵurnalisto specialigita pri enketoj koncerne koruptadon, kaj implikita en fikomerco de narkotaĵo, kion li negis.

Tagon post lia liberigo, marŝado ne permesita de la aŭtoritatoj, kolektis pli ol mil manifestaciantojn centre de Moskvo, por denunci la ekscesojn de la polico.

«Ĉiu el ni povas esti kaptita de tiu represia sistemo, arestita, detenita, malliberigita dum pluraj jaroj. Se la solidareco de la civita socio ne esprimiĝas, tiu sistemo detruos nin unu post la alia», deklaris Sergej Udalcov, maldekstra opozicianto.

Inter la arestitaj personoj figuras multaj ĵurnalistoj, kaj ankaŭ la opoziciulo al Moskva Kremlo Aleksej Navalni, kiu jam estis multfoje detenita tiujn lastajn jarojn.

Moskva Kremlo sin pravigis: ĝi timis, ke la marŝado «ĝenu la festan etoson» de tiu tago, kiu celebras la sendependecon de Rusio disde USSR.    

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }