Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 juin 2019 2 11 /06 /juin /2019 14:46
Foto: AFP

11/06/2019

Centoj da miloj da personoj manifestaciis sur la stratoj de Honkongo pasintan dimanĉon 9an de junio. La projekto de la honkongaj aŭtoritatoj povus, laŭ la manifestaciantoj, submeti la loĝantaron al la ĉina juĝa sistemo. La manifestaciantoj deziris esprimi sian opozicion, kaj protestadi kontraŭ la projekto de la loka registaro, kiu celas permesi ekstradiciojn al la kontinenta Ĉinio.

Multaj manifestaciantoj svingis ruĝajn afiŝtabulojn kun la mencio «Ne al ekstradicio» 

Tiu projekto estigis ondon da kritikoj venante de juristoj, financaj medioj, la junularo kaj okcidentaj diplomatoj, maltrankvilaj por siaj samnacianoj.

Tiu vere homa tajdo mobiliziĝis dimanĉon sur la stratoj de Honkongo, cele al garantio de la jurŝtato, kaj konservado de memstareco. Ili tiel esprimis sian opozicion al la leĝprojekto, kiu permesus ekstradiciojn al la kontinenta Ĉinio.

Bazita sur la principo «unu lando, du sistemoj», kondiĉo al ĝia retransdono, Honkongo profitas nun de juĝa sistemo aparte de Ĉinio. La surloka ekzekutivo intencas permesi, «kazon post kazo» la delokigon de fuĝantoj al kontinenta Ĉinio, por esti juĝitaj.

Tiu projekto estas rigardata kiel kaŝrimedo por liberigi sin de la kritikoj venantaj de la ĉina potenco. Tiu propono estas des pli kontestata, ke la juĝa sistemo en Ĉinio estas kompleksa, kaj ke la lando aplikas mortopunon.

Per tiu giganta manifestacio de ĉi-dimanĉo 9a de junio, la personoj, kiuj mobiliziĝis esperas influi la debatojn, kiuj komenciĝos merkredon en la surloka Parlamento.          

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }