Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 avril 2019 4 25 /04 /avril /2019 20:29

25/04/2019

Neniu aktivulo de la siria revolucio estos en sekureco en Sirio, sub la reĝimo de Asad!

La aktivuloj de la siria revolucio estas hodiaŭ persekutataj en Sirio. Ĉiuj regionoj, kiuj spertis fortajn protestojn ekde la komenciĝo de la revolucio en 2011 travivis periodon de sieĝo, malsatego, kaj intensaj bombardoj, kio kondukis al ilia detruado kaj poste al la reveno de la siria reĝimo. Koncerne la loĝantojn de tiuj regionoj, aparte la aktivulojn, ili devis elekti inter deportado al nordo de Sirio, aŭ restado hejme en konstanta danĝero. Tiu lasta elekto signifis submetiĝon al proceduro de «sekureca reguligo», ĉe la Mukabaratoj, kiu tute ne garantias ilian tujan kaj postan sekurecon. La deportado por tiuj, kiuj elektis tiun solvon, kondukis ilin trasperti denove bombardojn norde de Sirio (Idlib), kaj tio en teruraj vivkondiĉoj.            

Tio kondukis plurajn aktivulojn rekontakti famulojn de sia naskiĝregiono por submetiĝi al la proceduro de reguligo kaj reiri vivi hejmen. Alveninte ĉe ili, ili estis arestitaj aŭ murditaj. Tio estis la kazo de Samer Sajasneh, unu el la infanoj de Daraa, kiu jam estis arestita de la Mukabaratoj en februaro 2011, ĉar ili estis je la origino de la revolucio. Li estis arestita en Damasko antaŭnelonge sur la revena vojo. Sama destino jam estis tiu de pluraj aktivuloj en la regiono Homs kaj aliaj regionoj. Tio estas ankaŭ la kazo de la internaj delokitoj de la sieĝita kampadejo Roukban, kiuj konsentis reiri hejmen por fuĝi la malsategon devigitan en la kampadejo. 

 

Tiuj, kiuj elektis restadi hejme, kaj do submetiĝis al la proceduro de «sekureca reguligo» ne havis pli da bonŝanco. Tio estas la antaŭnelonga kazo de la aktivulo Majed al-Assami, kiu restis hejme en la regiono Daraa de post julio 2018, kaj kiu ĵus estis murdita.  

 

Jen artikolo de almodon.com pri Majed al-Assami, publikigita de la 16an de aprilo 2019, tradukita el la araba de Virinoj por Demokratio:

 

«Aktivuloj de la opozicio akuzis, mardon 16an de aprilo 2019, la sirian reĝimon, ke ĝi murdis Majed al-Assami, gravan aktivulon pri amasinformilo, en Daraa, spite «reguligon» de lia situacio kaj la repacigan akordon, kiu estis aprobita de la gubernio de Daraa.

Surlokaj retpaĝoj en la sociaj retoj indikis, ke liaj gepatroj trovis, pasintan lundon, la korpon de al-Assami sur la vojo, kiu interkomunikigas la urbojn Jadudeh kaj Muzajrib al Daraa-kamparo, post lia malapero antaŭ kelkaj tagoj, dum li iris al la urbo Tafs.

Aliaj aktivuloj deklaris, ke al-Assami ne kaŝiĝis, kaj estis arestita de la fortoj de la reĝimo ĉe vojbaraĵo en la kamparo de Daraa.

La amasinformiloj de la opozicio raportis, ke al-Assami estis tuŝita de pafo, kaj ke lia korpo elmontris signojn de torturo suferita ĵus antaŭ lia morto. La siriaj aktivuloj deklaris, ke la cirkonstancoj de la malapero de al-Assami, tipa maniero, per kio la fortoj de la reĝimo malaperigas la aktivulojn, lasas nenian dubon koncerne la kulpon de la reĝimo en lia morto.

Al-Assami, deveninta de Dael, okcidente de Daraa, kontribuis al la siria revolucio en pluraj fakoj. Li dokumentis, kaj estis la voĉo de la suferantaj infanoj en la kampadejoj de internaj delokitoj. Li estis ankaŭ aktiva en humanitara helpo por tiuj infanoj, pere de la organizaĵoj, kun kiuj li laboris. Li estis membro de la loka konsilio de Dael dum la periodo, kiu sekvis la estriĝon de la reĝimo en Daraa fine de julio 2018. Li poste ne akceptis truditan delokiton al nordo, kaj restis hejme ĝis sia murdo.

En 2016, li estis kidnapita de la grupo Islama Ŝtato, kiu regis en la baseno de la kampadejo Jarmuk. Li estis liberigita kvar monatojn poste kun ses aliaj enkarcerigitoj, tio post intertraktadoj inter la Libera Siria Armeo kaj la grupo IŜ.

La murdoj kaj arestadoj de eks-aktivuloj multobliĝas en la areoj de «repacigo», de post la reveno de la kontrolo de la reĝimo en tiuj areoj. La promesoj de la Rusoj pri savado de ĉiuj loĝantoj, kiuj submetiĝis al la proceduro de «sekureca reguligo» havas neniun efikon. Kelkaj el ili fine forlasas tiuj areojn por atingi la nordon de Sirio aŭ la najbarajn landojn».

Video: 2011: pacaj manifestacioj por demokratio, kontraŭ la diktaturo, subpremita de la registaro

https://www.youtube.com/watch?v=D0RmSwFWG7U

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }