Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 avril 2019 5 26 /04 /avril /2019 21:30
Foto: MEZIANE ABANE

26/04/2019

Por la deka sinsekva vendredo, la Alĝerianoj amase kolektiĝis en la grandaj urboj de la lando.

En Alĝero, la ĉefa rendevuo plu estas la Granda Poŝtejo centre de la urbo. El ĉie alfluadis manifestaciantoj por postuli de la estroj, unu plian fojon, ke ili forlasu la potencon.

Laŭ la protestantoj, tiuj, kiuj kontrolas la landon hodiaŭ estas nura produktaĵo de la sistemo Bouteflika, kiu regas de antaŭ 20 jaroj.

La eksigo de Abdelaziz Bouteflika komence de la monato, la transiro poste starigita, la perspektivo de prezidenta baloto en julio, ĉio ĉi ne kontentigas la manifestaciantojn. Tio, kion ili volas, estas la defalo de tiu tuta sistemo, kiu miksas koruptadon kaj nepotismon.

             

La justico okupiĝas pri pluraj aferoj 

Tiu nova tago de mobilizado intervenas fine de semajno markita de la enkarcerigo de pluraj riĉaj aferistoj. Komence de la semajno, tri fratoj Kouninef, estis malliberigitaj. Tiu familio estas proprietulo de privata giganta societo de la alĝeria sektoro pri publika konstruado, profitantoj de gigantaj publikaj kontraktoj.

Ŝajne la justico volas klarigi la originon de ilia riĉeco, kaj determini, ĉu ekzistas koruptado kaj favorigo, kiel opinias multaj manifestaciantoj.

14/04/2019

Alĝerio: malgraŭ anonco pri baloto en julio, la stratoj plu estas mobilizataj kontraŭ la reĝimo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/04/algerio-malgrau-anonco-pri-baloto-en-julio-la-stratoj-plu-estas-mobilizataj-kontrau-la-regimo.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }