
24/04/2019
Bildo: Gvarania virino protestas kontraŭ la Prezidento Jair Bolsonaro en San-Paŭlo, Brazilo, la 31an de januaro 2019.
La «indiĝenaj popoloj de Brazilo organizas grandan kolektiĝon en la ĉefurbo kontraŭ la nova ekstremdekstra prezidento Jair Bolsonaro.
Tio nomiĝas «Acampamento Terra Livre» («kampadejo libera tero» en la portugala lingvo). Ekde mardo 23a de aprilo vespere, kaj dum tri tagoj, la Indiĝenoj de la lando estas invititaj amasiĝi sur la Placego de la ministrejoj, centre de la ĉefurbo Braziljo, kaj en pluraj aliaj urboj de Brazilo. Tio okazas kutime la 24an de aprilo, sed ĉi-foje, por la 15a sinsekva jaro, la mobilizado estos aparte forta, ĉar la indiĝenaj popoloj estas en malkaŝa konflikto kun la nova reganta potenco.
Aliparte, Jair Bolsonaro ne intencas allasi la aferon. Ili jam rekviziciis la «Nacian Forton pri Publika Sekureco» cele al kontrolo de la aliroj al la centro de Braziljo. Tio povus konsekvence degeneri al alfrontiĝoj, kvankam la Asocio de la Indiĝenaj Popoloj alvokas al paca manifestacio.
Serio da agresoj kontraŭ la indiĝenaj popoloj
Fakte, multaj konfliktoj kontraŭstarigas ambaŭ partojn. La nova ekstremdekstra prezidento vigle atakas la Indiĝenojn de post lia enpostenigo la 1an de januaro. Unue, li konfidis al la ministrejo pri Agrikulturo la administracion de la indiĝenaj teroj, pri kio ĝis nun respondecis la ministrejo pri Medio. Tio signifas, ke la limmarkado de la protektataj teroj de nun koincidos kun la agro-industriaj projektoj: favorigi la senarbarigon por plantado de sojo kaj bredado.
Tio ne estas ĉio: Bolsonaro jam permesis pli ol cento da novaj pesticidoj, kaj volas malfondi la necentralizitan sansistemon, instalitan en la komunumoj. La nova Ŝtatestro intencas disvolvi gigantajn projektojn en la arbaro, kiel ponton super la rivero Amazono, aŭtovojon Norde de la lando al Surinamo. Li plie ignoras la entrudriĝojn de ministoj kaj arbohakistoj en la indiĝenajn terojn. Tio okazis 14-foje en tri monatoj laŭ la kalkulo de la NRO Survival, kio reprezentas altigon je 150%! Fakte, Bolsonaro prenas sur sin la celon de la milita eks-diktaturo en Brazilo dum la 70aj kaj 80aj jaroj: la trudita integriĝo de la Indiĝenoj, eĉ se tio devigas ilin migradi al la urboj.
900 000 personoj sur 13% el la brazila teritorio
Sume, tiuj popoloj enkalkulas inter 800 000 kaj 900 000 personojn. Tio estas malpli ol 0,5% el la loĝantaro. Tiuj indiĝenaj popoloj, dividitaj en 300 malsamajn tribojn, plu okupas 13% el la brazila teritorio, precipe en Amazonio, ĝuste danke al tiuj «limmarkadoj» de iliaj teroj, kiuj faras de ili protektatajn sanktejojn. Sume, 700 areoj ekzistas. La triboj Gvaranioj aŭ Janomamioj estas la ĉefaj. Fronte al tiu radikala politika potenco, la sola espero de tiuj popoloj, estas la apero ĉe tribunalo, por paralizi la industriajn aŭ agro-industriajn projektojn.
Tio koncernas nin ĉiujn, konsidere la efikon de la senarbarigo de la Amazona arbaro al la klimata perturbo.