Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 octobre 2018 3 31 /10 /octobre /2018 17:24

31/10/2018

Ĉu okazos baldaŭ turka ofensivo en siria teritorio, same kiel ĝi okazis en Efrîn en januaro 2018? Jes, laŭ la turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan, kiu ĵus eldiris minacajn paroladojn, mardon antaŭ la deputitoj de sia partio, la AKP, en Ankaro.

Laŭ li, Turkio finis sian «preparon» cele al nova ofensivo, norde de Sirio por «detrui» kurdan milicon subtenatan de Vaŝingtono, sed konsiderata de Ankaro kiel «terorisma». La ĉefo de la turka Ŝtato deklaris, «ni detruados la terorisman strukturon oriente de Eŭfrato. Ni finis niajn preparojn, niajn planojn kaj programojn pri tiu operaco».       

«Ni komencis nian intervenon antaŭ kelkaj tagoj», li aldonis, reference al turkaj artileriaj pafoj kontraŭ pozicioj de la Taĉmentoj pri protektado de la popolo (YPG), dimanĉon en Kobanî. «Baldaŭ, pli efikaj operacoj okazos, kaj je pli granda amplekso».

La YPG estas la ĉefa strukturo de la Siriaj Demokratiaj Fortoj (FDS).

Tiu koalicio araba-turka, subtenata de Usono kaj Francio, liberigis Rakka-on, eks-ĉefurbo de la organizaĵo Islama ŝtato, kaj plu batalas en la sudo kontraŭ IŜ. Ili perdis multajn batalantojn dum antaŭnelonga kontraŭ-ofensivo de IŜ.

La YPG ankaŭ savis multajn Jezidojn dum la masakroj plenumitaj de IŜ kontraŭ tiu religia malplimulto en la somero 2014.

Malgraŭ tio, Ankaro konsideras la YPG kiel plivastigo en Sirio de la Partio de la Laboristoj de Kurdio (PKK). Tiu grupo plenumas sangan gerilon sur la turka teritorio de post 1984. Kvankam la PKK estas konsiderata kiel «terorisma» fare de la okcidentaj aliancanoj de Turkio, tio ne estas la kazo de la YPG.

La kurdaj sirianoj organizis memstaran regionon norde de Sirio, nomita Roĵavo. Ili komencis intertraktadon kun Damasko por garantii ian memstarecon en Sirio, kiun ili esperas konfederacia. Sed ili timas antaŭ ĉio, akordon inter Sirio kaj Turkio por malaperigi ilin. Pro tio, la sola espero kuŝas en daŭrigo de la usona subteno, kaj de aliaj okcidentaj landoj. Preskaŭ 2 000 usonaj specialaj fortoj estas deplojitaj sur tiu teritorio.     

21/03/2018
Turkio: post Efrîn, Erdoğan volas plivastigi la ofensivon en Sirio /- / 24-an de marto: Tutmonda Agadtago

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/turkio-post-efrin-erdogan-volas-plivastigi-la-ofensivon-en-sirio-24-an-de-marto-tutmonda-agadtago.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }