Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 mars 2018 3 21 /03 /mars /2018 13:16

21/03/2018

La turka prezidento asertis pasintan lundon, ke lia lando plivastigos sian militan ofensivon norde de Sirio, kaj eble eĉ intervenos en Irako. 

La prezidento Recep Tayyip Erdoğan asertis pasintan lundon, ke Turkio plivastigos sian ofensivon norde de Sirio al aliaj urboj regataj de kurda milico, post la konkero de la urbo Efrîn fare de la turkaj fortoj.

«Post la konkero de la urbo Efrîn, la plej grava etapo de la operaco» nomata «olivarba branĉo» estas plenumita, deklaris Recep Tayyip Erdoğan. «Nun post Efrîn, ni daŭrigos tiun procezon ĝis plena detruado de tiu koridoro konsistanta el Manbiĵ, Ajn al-Arab (araba nomo de Kobanî) Tal Abjad, Ras al-Ajn kaj Kamiŝli», deklaris la turka prezidento dum parolado en Ankaro.

Unua celo: Manbiĵ. Turkio kvalifas kiel «terorisman koridoron» la teritorian terstrion regatan de kurdaj grupoj norde de Sirio kaj Irako, ĉe la turka landlimo. La urbo Efrîn, kies regiono konsistigas okcidentan ekstremaĵon de tiu kurda «koridoro», estis konkerita dimanĉon fare de turkaj militistoj kaj ties siriaj kromrekrutoj. Recep Tayyip Erdoğan jam asertis, ke post Efrîn, la turkaj fortoj paŝados al Manbiĵ, situanta cent kilometrojn oriente. Tamen, tia iniciativo estus potenciale eksplodema, ĉar centoj da usonaj militistoj, kiuj subtenas la YPG kontraŭ la ĝihadistoj de la grupo Islama ŝtato estas tie deplojataj.    

Ĉu interveno en Irako? La turka ŝtatestro ankaŭ elvokis pasintan lundon eblan operacon norde de Irako, se la centrala registaro en Bagdado malfrue reagas kontraŭ la elementoj de la PKK, kiu disponas tie pri arieraj bazoj kaj trejnadkampoj.

La PKK efektivigas sangoplenan gerilon sur la turka teritorio de post 1984, kiu okazigis pli ol 40 000 mortintojn. Ankaro tute ne distingas PKK el YPG. Ĝi konsideras YPG kiel simplan plivastigon de la PKK en Sirio.  

Kampanjo pri Efrîn: 24-an de marto: Tutmonda Agadtago   

La subskribintoj de tiu kampanjo publikigis deklaracion nomatan «Subteni la rezistadon estas historia neceseco», kaj alvokis ĉiujn defendantojn, ke ili kuniĝu kun la unua Tutmonda Agadtago por Efrîn la 24-an de marto 2018. 

La deklaracio estas jena: 

«La agreso kontraŭ Efrîn reprezentas novan etapon de la milito de la turka Ŝtato kontraŭ la kurda popolo. Tiu genocida invado estas kondukata en la rigardo de la tuta homaro. Ĝi ne estus ebla sen kompliceco de la grandaj potencoj. Konsternita de la heroa rezistado de la Kurdoj en la lukto kontraŭ Islama ŝtato en Kobanî, Turkio bruske rompis la pacan procezon, dissemante teroron en la kurda regiono de Turkio, kiu suferas de antaŭ du jaroj pri abomenindaj malobservadoj de la homaj rajtoj, kun miloj da mortintoj kaj centoj da miloj da delokitoj.

Hodiaŭ, la milito kontraŭ la Kurdoj intensiĝas per la krima invado de la siria teritorio fare de la turka Ŝtato. La militkrimoj kontraŭ la kurda popolo de Efrîn estas krimoj kontraŭ la homaro, kaj la rezistado de la Kurdoj estas rezistado por la homaro. Ni subtenu la rektan demokration kaj la modelon de demokratia konfederismo efektivigata en Rojava!

Ni alvokas tujan ĉesigon de la atakoj de la turka armeo kontraŭ Efrîn, konforme kun la ĵusa rezolucio de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj pri batalhaltigo en tuta Sirio ; tujan retroiron de la turka armeo, kies ĉeesto en Efrîn konsistigas nekontesteblan malobservadon de la internacia juro ; kaj plenan kaj inkluzivan partoprenon de la siriaj kurdoj kaj de ties organizaĵoj en la paca procezo kondukata sub la egido de UN por politika solvo de la siria konflikto.

Turkio daŭrigas sangobanon en Efrîn, malobserve al la rezolucio de UN pri la batalhaltigo!          

Stop genocidon kaj etnan purigadon kondukitan de la turka armeo en Efrîn!

La 24an de marto, en la tuta mondo, ni mobiliziĝu kaj ni marŝadu por Efrîn!» 

 

Unuaj subskribintoj alklaku ĉi-sube (en la franca):

http://rojinfo.com/24-mars-journee-mondiale-daction-afrin/ 

20/01/2018

Sirio: Turkio efektive lanĉis militan teroperacion kontraŭ Efrîn, anoncis Erdoğan

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/sirio-turkio-efektive-lancis-militan-teroperacion-kontrau-efrin-anoncas-erdogan.html

25/01/2018

Efrîn: la Kurdoj petas de la Konsilio de Eŭropo kaj de la Unuiĝintaj Nacioj, ke ili agadu por ĉesigi la turkan invadon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/efrin-la-kurdoj-petas-de-la-konsilio-de-europo-kaj-de-la-unuigintaj-nacioj-ke-ili-agadu-por-cesigi-la-turkan-invadon.html

29/01/2018

Kurdio: Miloj da por-kurdaj manifestaciantoj defiladas en Francio kaj Germanio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/kurdio-miloj-da-por-kurdaj-manifestaciantoj-defiladas-en-francio-kaj-germanio.html

31/01/2018

Turkio: 8 membroj de la Unio de la kuracistoj estis arestitaj, ĉar ili kritikis la turkan ofensivon en Sirio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/turkio-8-membroj-de-la-unio-de-la-kuracistoj-estis-arestitaj-car-ili-kritikis-la-turkan-ofensivon-en-sirio.html

03/02/2018

Kurdio: la bildoj de korpo terure mutilita de batalantino indignigas la kurdojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/02/kurdio-la-bildoj-de-korpo-terure-mutilita-de-batalantino-indignas-la-kurdojn.html

08/03/2018

Efrîn: alvoko de la virinaj organizaĵoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/efrin-alvoko-de-la-virinaj-organizajoj.html

11/03/2018

Efrîn: la turka armeo estas enironta en la urbon Efrîn, anoncas Erdoğan

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/efrin-la-turka-armeo-estas-enironta-en-la-urbon-efrin-anoncas-erdogan.html

15/03/2018

Turka ofensivo en Sirio: «Ĉiuj, kiuj restos en Efrîn mortos», timas kurdo ĉe la turka-siria landlimo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/turka-ofensivo-en-sirio-ciuj-kiuj-restos-en-efrin-mortos-timas-kurdo-ce-la-turka-siria-landlimo.html

17/03/2018

Bombardado de Efrîn : 35 000 civiluloj fuĝas

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/bombardado-de-efrin-35-000-civiluloj-fugas.html

21/03/2018

Turkio: post Efrîn, Erdoğan volas plivastigi la ofensivon en Sirio /- / 24-an de marto: Tutmonda Agadtago

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/turkio-post-efrin-erdogan-volas-plivastigi-la-ofensivon-en-sirio-24-an-de-marto-tutmonda-agadtago.html

25/03/2018

Efrîn: 24-an de marto: Tutmondaj manifestacioj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/efrin-24-an-de-marto-tutmondaj-manifestacioj.html

03/04/2018

Post la konkero de Efrîn, la lastaj Jezidoj de Sirio malaperas

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/04/post-la-konkero-de-efrin-la-lastaj-jezidoj-de-sirio-malaperas.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }