Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 octobre 2018 5 26 /10 /octobre /2018 14:37
AFP

26/10/2018

La Internacia Federacio pri Homaj Rajtoj (IFHR) postulis de la naciaj kaj internaciaj jurisdikcioj, ke ili persekutu pro «krimoj kontraŭ la homaro» la eksterlandajn ĝihadistojn, kiuj partoprenis seksajn krimojn kontraŭ la Jezida malplimulto. 

Pasintan ĵaŭdon, la Internacia Federacio pri Homaj Rajtoj publikigis raporton, kiu atestas pri la ĉefa rolo de la eksterlandaj batalantoj en la seksa sklavkomerco de la Jezidaj kaptitinoj, fare de la organizaĵo Islama ŝtato en Irako kaj Sirio. Laŭ la NRO, eksterlandaj ĝihadistoj estu persekutataj pro genocido kaj krimo kontraŭ la homaro. Ĝis nun, tiuj ĝihadistoj estas juĝataj de la iraka kaj siria-kurda rapida justico.        

Amal Nassar estas reprezentantino de la IFHR ĉe la Internacia PunKortumo kaj partoprenis realigon de tiu enketo kun la Jezidoj.

S° Patrick Baudouin, honora prezidanto de la IFHR, postulis de Francio kaj ties eŭropaj najbaroj, ke ili ŝarĝiĝu pri la juĝo de siaj samnacianoj, kiuj kuniĝis kun la organizaĵo Islama ŝtato, jen malliberigitaj en Irako, jen reirintaj en sian landon.

«La honoro de okcidenta lando, kia ajn estu la graveco de la krimoj plenumitaj de ĝiaj samnacianoj en fremda lando, estas postuli, ke la proceso en la fremda lando, kie krimoj estis plenumitaj, estu justa, li asertis. Se tio ne estas la kazo – kaj hodiaŭ tio ne estas la kazo – la aŭtoritatoj devus montriĝi pli respektaj al la nocioj pri Homaj rajtoj».

 

«Montri al la publiko la hororojn, kiujn ili spertis» 

Nadia Murad, porparolantino de la Jezidaj virinoj ĉe Unuiĝitaj Nacioj, kaj Nobelpremio pri paco 2018 apogas tiun peton pri justico. Ŝi memorigis, kiel atesti  estas malfacile por la postvivantinoj, ĉar tio endanĝerigas ilin. Laŭ ŝi, tiu postulo estas ankaŭ maniero «montri al la publiko la hororojn, kiujn ili spertis. Gravas por ni certiĝi, ke justico estu farita, pro tio multaj Jezidoj konsentas paroladi».

Ŝi precizigis, ke ŝi laboras de antaŭ preskaŭ du jaroj kun UN cele al kolektado de atestadoj de Jezidoj substrekante, ke «miloj da postvivantoj kaj postvivantinoj jam konfidis sian ateston, sed miloj da aliaj plu silentas».  Nadia Murad memorigas, ke multaj landoj agnoskis «la genocidon suferitan de la Jezidoj fare de la Islama ŝtato. Sed ĝis nun, ni vidis neniun membron de IŜ juĝitan de tribunalo. Ni tamen provizis ĉiujn necesajn pruvojn. Eĉ videoj kaj fotoj ekzistas, kiuj pruvas, kio okazis. Ni insistas, por ke justico estu efektivigita».

05/01/2015

Kurdio : sklavigitaj de la organizaĵo Islama Ŝtato, Jezidoj estas instigataj al memmortigo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/01/kurdio-sklavigitaj-de-la-organizajo-islama-stato-jezidoj-estas-instigataj-al-memmortigo.html

28/10/2016

La Saĥarov-Premio 2016 estis aljuĝita al la jezidaj aktivulinoj Nadja Murad Basee kaj Lamja Haĵi Baŝar

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/10/la-saharov-premio-2016-estis-aljugita-al-la-jazidiaj-aktivulinoj-nadia-murad-basee-kaj-lamiya-aji-bashar.html

03/04/2018

Post la konkero de Efrîn, la lastaj Jezidoj de Sirio malaperas

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/04/post-la-konkero-de-efrin-la-lastaj-jezidoj-de-sirio-malaperas.html

05/10/2018

Nobel-premio pri Paco : doktoro Mukwege kaj la aktivulino Murad estas rekompencitaj pro sia lukto kontraŭ la militaj seksperfortoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/10/nobel-premio-pri-paco-doktoro-mukwege-kaj-la-aktivulino-murad-rekompencitaj-pro-sia-lukto-kontrau-la-militaj-seksperfortoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }