
30/10/2018
Usono deplojados pli ol 5 000 soldatojn ĉe la meksika landlimo por bloki la eniron sur la teritorion de karavano de centramerikaj migrantoj. Ili fuĝas sian landon, kie regas perforto kaj mizero. Laŭnombre, tiu deplojado similas la usonan trupon senditan en Irakon, kaj intervenas semajnon antaŭ la usona meztempa baloto.
Jam 800 soldatoj estas survoje al la teksasa landlimo. Aliaj direktiĝos al Kalifornio kaj Arizono.
«Antaŭ la semajnfino, ni sendos pli ol 5 200 soldatojn al la suda landlimo. Tio estas nur komenco de la operaco, ni daŭre alĝustigos la trupojn al la bezonoj kaj informos vin, sed sciu, tio reprezentos pli ol la 2 092 naciaj gvardioj, kiuj estas jam surloke», eksplikis la generalo Terrence O'Shaughnessy el la usona stabo pri defendo.
La respondeculoj de la armeo certigas, ke tiuj trupoj estas ĉefe antaŭviditaj por loĝistika subteno kaj konstruado de barikadoj.
Sed la parolado de la prezidento Trump estas multe pli vigla: «Tio estas invado de nia lando kaj nia armeo atendas vin», li avertis, dum du grupoj je ĉirkaŭ 7 000 personoj direktiĝas al Usono.
Por tiu patrino, kiu ekiris de Gvatemalo, la vojo estas longa:
«Ni foriris de 20 tagoj, eble monato, mi ne plu memoras precize. Mi renkontis bravajn personojn, kiuj multe helpis min».
Tiujn lastajn semajnojn, la usona prezidento ripetis, ke pliaj trupoj estas necesaj ĉe la landlimo usona-meksika. Estas klare, ke li utiligas tiun karavanon de migrantoj por defendi sian politikon, ĵus antaŭ la deputitaj balotoj de la 6a de novembro. La rezulto de tiuj balotoj ja povus profiti al liaj demokrataj kontraŭuloj.


