Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 décembre 2017 3 06 /12 /décembre /2017 15:17
BRENDAN SMIALOWSKI - AFP

06/12/2017

Tion ĉi emfazas la nova raporto «The Freedom of Thought Report» de la Internacia Humanista kaj Etika Unio (IHEU) prezentita ĉi-mardon 5an de decembro ĉe la Eŭropa Parlamento en Bruselo. 

La ekzistado kaj pligravigo de la aktivaj persekutoj konfirmiĝas en sep landoj: Barato, Malajzio, Maŭritanio, Pakistano, Sauda Arabio kaj Sudano. 

85 ŝtatoj diskriminacias grave kaj sisteme la nekredantojn. 

La IHEU denuncas la nepunitecon konceditan de kelkaj publikaj aŭtoritatoj, koncerne la murdojn kaj/aŭ persekutojn kontraŭ nekredantoj.   

 

Forlasi aŭ ŝanĝi religion plu estas submetita al mortopuno en 12 landoj.   

La raporto 2017 pri penslibereco atentigas pri la murdoj plenumitaj kontraŭ nekredantoj (ateistoj, agnostikuloj, indiferentuloj, skeptikuloj…) en Pakistano, Maldivoj kaj Barato, tiujn dek du lastajn monatojn. En Malajzio, la registaro mem kuraĝigis la perfortojn, minacante la apostatojn pri ĉaspersekutado. En Pakistano, post kampanjo kondukita kontraŭ la ateistoj, pluraj aktivuloj malaperis, aŭ estis persekutitaj pro supozaj blasfemoj. Nuntempe, du personoj plu riskas mortopunon. Kazoj de apostateco en Maŭritanio, Sauda Arabio, kaj Sudano estas substrekitaj kiel ekzemploj de pli ĝeneralaj minacoj kontraŭ tiuj, kiuj sin deklaras nekredantojn, kaj kiuj defias la strukturojn de la religia potenco, aparte en kelkaj islamaj landoj, kie apostateco estas krimigita. La raporto informas ankaŭ pri la fakto, ke forlasi aŭ ŝanĝi religion plu estas submetita al mortopuno en 12 landoj.   

 

La murdo kaj aliaj kazoj de persekutoj plenumitaj kontraŭ ateistoj, partoprenas al nerefutebla mondskala malprogreso de la rajtoj por la nekredantoj  

Laŭ la raporto de la IHEU, tiuj incidentoj konsistigas la plej videblajn elementojn de vasta movado de mondskala diskriminacio kontraŭ la nekredantoj. Entute, elementoj de grava diskriminacio estas listigitaj en 55 Ŝtatoj. Interalie, tiuj aranĝoj inkluzivas la leĝojn, kiuj punas «blasfemon» per mallibereco, kaj ankaŭ la fundamentisman prozelitismon en la publikaj lernejoj, influadon de la religia doktrino kontraŭ la publika leĝo aŭ la kontrolo de la familiaj kaj civilaj aferoj fare de la religiaj tribunaloj.

La raporto atentigas la fakton, ke la murdoj (pli kaj li multnombraj) kaj aliaj kazoj de persekutoj plenumitaj kontraŭ ateistoj, ne estu rigarditaj kiel izolitaj eventoj. Tute male, ili partoprenas en nerefutebla «tendenco de tutmonda malkresko de la rajtoj por la nekredantoj».          

Laŭ la prezidanto de la IHEU, la brita Andrew Copson, ««pli kaj pli da personoj el Sauda Arabio, Afganio aŭ Pakistano kontaktas nian organizaĵon kaj la humanisman movadon por diri: «Mi estas humanisto» aŭ «Mi estas ateisto, sed mi ne povas deklari min tiel, eĉ en Interreto. Ili timas atakon, eĉ murdon pro tio»».  

Andrew Copson insistas: «Tiu raporto demonstras, ke tiu timo ne estas malracia. Eksterleĝaj murdoj okazis en pluraj landoj, kaj preskaŭ ĉiam la murdistoj profitas nepunitecon. La internacia komunumo ne povas silenti plu, fronte al la Ŝtatoj, kiuj krimigas forlason de la religio, kaj punas ĝin per morto. Ni petas de la internacia komunumo, ke ĝi kondamnu per la plej granda firmeco la persekutojn kontraŭ la nekredantoj, kaj ke ĝi laboru kun la defendantoj de la homaj rajtoj en la tuta mondo, por ĉesigi tiun maljustecon. Ni ankaŭ petas subtenon de nia kampanjo de monkolekto «humanistoj en danĝero», ke la IHEU povu daŭrigi sian necesan laboron favore al la nekredantoj en la mondo»

 

Alklaku por interaktiva mapo en la angla:

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }