Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 décembre 2017 2 05 /12 /décembre /2017 16:14
Bildo: Omaĝo al Berta Isabel Cáceres Flores, ekologiisma aktivulino murdita en oktobro 2016 en Honduraso (ORLANDO SIERRA / AFP)

05/12/2017

Pasintjare, en la mondo, 200 personoj estis mortigitaj, ĉar ili defendis siajn terojn aŭ la naturmedion, laŭ raporto de Internacia Amnestio publikigita mardon. La NRO engaĝiĝas ĉi-jare favore al multaj el ili.

Laŭ Internacia amnestio, 281 personoj estis mortigitaj en la mondo en 2016, ĉar ili defendis siajn rajtojn. Inter ili, 200 defendis siajn terojn aŭ la naturmedion, laŭ raporto publikigita de la NRO mardon 5an de decembro. Internacia amnestio taksas je 3 500, la nombron de defendantoj de la homaj rajtoj murditaj en daŭro de dudek jaroj. Inter ili, la nombro de defendantoj de la naturmedio estas pli kaj pli alta. La NRO decidis do engaĝiĝi ĉi-jare en la protektado de kelkaj el ili.

 

Aktivuloj estas malliberigitaj, aliaj murditaj

Lia domo jam estis incendiita, kaj li ne plu kalkulas la minacojn ricevitajn, sed Clovis Razafimalala estas nelacigebla defendanto de la arbaro de Madagaskaro kontraŭ la ŝakristoj de rozligno.

Tiu altvalora materialo spertas tamen internacian embargon. Tiu madagaskara informadikisto 47-jara luktas kontraŭ krimuloj sen granda subteno de la aŭtoritatoj.

 «Ni ĵus fariĝis la ĉefaj malamikoj de la ŝakristoj kaj de kelkaj personoj en la registaro»

Li suferis premojn. «Mi estis malliberigita post publika manifestacio, kvankam mi ne estis ĉe la loko». Malgraŭ la malfacilaĵoj, Clovis sin sentas bonŝanculo, kompare kun aliaj defendantoj de la naturmedio en Madagaskaro. «Unu estas en la nordo de Madagaskaro, li estas policisto pri medio. Li estis mortigita. Aliaj estis mortigitaj en Mananara fare de ŝtelĉasistoj».       

 

Brazilo estas la lando, kie estas la plej granda nombro da viktimoj

La defendantoj de la naturmedio estas minacataj, ĉar ili protektas la teron de siaj prauloj aŭ tiun, kiun ili kultivas por siaj nutraĵbezonoj. Ili suferas premojn de ŝtelĉasistoj, kaj ankaŭ de koruptitaj funkciuloj de kelkaj Ŝtatoj, kiuj ne enketas pri la murdoj, aŭ kiuj partoprenas en malaperigo de la aktivuloj.

La raporto denuncas la ekspluatadon de la palmoleo, de la ercoj, kaj la industrian poluadon. Brazilo estas unu el la plej danĝeraj landoj por la aktivuloj pri naturmedio, kun 66 membroj de la brazila komitato de defendo de la homaj rajtoj mortigitaj en 2016.

 

Pli bonaj kondiĉoj danke al Internacia Amnestio

Laŭ Camille Blanc, prezidentino de Internacia Amnestio-Francio, defendi tiujn aktivulojn estas gravege. «Ni ricevas multajn atestojn de personoj malliberigitaj  aŭ torturitaj. Ili deklaras, ke iliaj vivkondiĉoj pliboniĝis, ekde kiam Internacia Amnestio subtenis ilin».

Sed tiuj internaciaj mobilizadoj ne ĉiam funkcias. Pasintjare, Berta Cáceres, ekologiisma aktivulino en Honduraso, estis mortigita, kiam ŝi rehejmeniris. Ŝi tamen ricevis la prestiĝan premion Goldmann, atribuatan al la defendantoj de la naturmedio.

En Filipinoj, Glorian Capitan estis mortigita en sia hejmo, en julio 2016, ĉar ŝi luktis kontraŭ plivastigo de karbo-uzino. 

 

https://www.francetvinfo.fr/meteo/climat/en-2016-200-personnes-ont-ete-tuees-parce-qu-elles-defendaient-l-environnement-selon-amnesty-international_2498647.html

 

https://www.youtube.com/watch?v=q49v--rMVfs

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }