Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 octobre 2015 4 29 /10 /octobre /2015 16:06
Saĥarov-Premio aljuĝita al Raïf Badawi

29/10/2015

La blogisto Raïf Badawi, de Sauda Arabio, ricevis la « Saĥarov-Premion por spirita libereco » por la jaro 2015.

S° Badawi, kies edzino kaj tri gefiloj estas rifuĝintaj en Sherbrooke (Kebekio), estis kondamnita en sia lando al 10 jaroj da mallibereco, kaj 1000 skruĝbatoj ; antaŭ pluraj monatoj, li jam suferis pri cento da ili.

Li estis kondamnita pro siaj kritikoj de islamo kaj saudaj aŭtoritatoj.

"Saĥarov-Premio" estis kreita en 1988 fare de la Eŭropa parlamento, honore al la sciencisto kaj disidento de la eks-soveta Unio Andrej Saĥarov.

La premio honoras la personojn aŭ organizaĵojn, kiuj dediĉis sian ekzistadon al defendo de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj.

La prezidanto de la Parlamento, Martin Schulz eksplikas, ke la ĉi-jara laŭreato estas premiita pro sia lukto por rajto al esprimlibereco. S° Schulz admonas la reĝon de Sauda Arabio, ke li liberigu Raïf Badawi-n tiel, ke li povu ricevi la premion.

Antaŭ kelkaj jaroj, Ensah Haidar, edzino de Raïf Badawi, anoncis ke ŝi konjektas baldaŭan duan serion da skurĝbatoj. Ŝi skribis en la retpaĝo de la "Fondaĵo Raïf Badawi" ke la saudaj aŭtoritatoj permesis rekomencon de la 1000 skurĝbatoj al sia edzo.

Saĥarov-Premio aljuĝita al Raïf Badawi

Ankaŭ la movado de politika opozicio de Venezuelo Mesa de la Unidad Democratica, kaj la rusa opozicianto Boris Nemtsov, postmorte en lia kazo, estis nomumitaj por la ĉi-jara "Saĥarov-Premio".

Inter la antaŭaj ricevintoj figuras la sud-afrika heroo kaj eks-prezidento Nelson Mandela, la birma disidentino Aung San Suu Kyi kaj la juna pakistana Malala Yousafzai.

http://journalmetro.com/monde/865205/prix-sakharov-decerne-a-raif-badawi/

https://www.youtube.com/watch?v=LBsJQgOvLP4

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }