Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 décembre 2017 4 07 /12 /décembre /2017 13:36

07/12/2017

Ĉirkaŭ 2,7 milionoj da personoj, kiuj vivas sur la afrika kontinento estis delokitaj ene de sia propra lando, ĉefe pro konfliktoj, de januaro ĝis fine de junio, laŭ raporto de NRO publikigita merkredon.

«Tiuj personoj devis fuĝi sian hejmon por eskapi konfliktojn, perforton kaj katastrofojn, kaj tion, ne trapasante internacian landlimon», indikas tiu raporto de la Esplorejo pri internaj Delokigoj (Internal Displacement Monitoring Centre, IDMC), kiu dependas de la Norvegia konsilio por Rifuĝintoj.  

La konfliktoj kaŭzis 75% el la novaj delokigoj, okazigintaj en Afriko dum la unua jarduono 2017, laŭ la statistikoj de la raporto. Demokratia Respubliko Kongo (RDC), Niĝerio kaj Sud-Sudano figuras regule inter la kvin plej tuŝataj landoj de tiu fenomeno. Ĝenerale, Orienta Afriko estas la regiono, kiu plej suferas, mencias la IDMC. En tiu regiono, la delokigoj estas konsekvenco de daŭraj konfliktoj, kiel tiuj, kiuj tuŝas Somalion, Sudanon kaj Sud-Sudanon. Dum la unua jarduono, 997 000 novaj delokigoj, en rilato kun konfliktoj estis registritaj en Demokratia Respubliko Kongo (RDC). Tiu nombro superas tiun observatan dum la tuta jaro 2016, kaj 206 000 aliaj estis censitaj en Centr-Afriko, t.e kvaroble pli ol pasintjare.

«Tiu tragika situacio, kiu senĉese malpliboniĝas, necesigas novan vidpunkton, kiu superas la humanitaran agadon, por lukti kontraŭ la origino kaj la estontaj konsekvencoj de la internaj delokigoj», deklaris la direktorino de la IDMC, Alexandra Bilak, citita en la komunikaĵo. «Por inversigi la tendencon, ni devas plifortigi la preventon, kaj redukti la riskojn de novaj delokigoj. Tio necesigas adopton de tujaj aranĝoj, bazitaj sur prevento de la konfliktoj, solidigo de la paco, kaj ekonomia kaj politika disvolviĝo ĝenerale», ŝi eksplikis.

La NRO opinias, ke sama vidpunkto devas stariĝi pri la delokigoj pro ekologiaj katastrofoj, per aranĝoj kiuj «kontribuas al limigo de ĝiaj konsekvencoj, de la nombro de delokitaj personoj, kaj de la necesa tempo por rekonstruadi sian vivon».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }