Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 octobre 2016 6 22 /10 /octobre /2016 14:14

22/10/2016

Foto: Kontraŭ-toreada manifestacio, la 7an de oktobro 2016 en Barcelono - AFP/Archives

Polemiko: Pasintan ĵaŭdon, la justico nuligis la malpermeson de tiu aktivaĵo, validan de antaŭ kvar jaroj… 

Kolero regas ĉe la aktivuloj de la besta protektado, kaj de la katalunaj sendependistoj. La hispana Konstitucia kortumo nuligis pasintan ĵaŭdon la malpermeson de toreadoj, ekvaliditan la 1an de januaro 2012 en Katalunio.

Reglamentante tiujn spektaklojn, Katalunio « atentis la ŝtatan kompetentecon koncerne la protektadon de la komuna kultura heredaĵo, al kio toreadoj apartenas », ja eksplikis la gazetservo de la Kortumo en komunikaĵo. 

Toreado estas enskribita en la nematerialan kulturan heredaĵon de post 2015   

Tri el la dek du membroj tamen rifuzis sekvi la plimulton de la juĝistoj, konsiderataj kiel konservativuloj, kiuj konsistigas ĝin. Laŭ la Tribunalo, al kiu la afero estis submetita de elektitoj de la Popola Partio (PP), reganta en Hispanio, la Ŝtato havas ekskluzivan kompetentecon pri defendo de la kultura kaj arta heredaĵo de la lando.

Toreado estas parto de la « nemateriala kultura heredaĵo » de Hispanio de post 2015. « Ni plu defendos la liberecon kaj la nacian feston », tuj priĝojis la prezidentino de la PP en Katalunio,  Alicia Sanchez Camacho. 

« La tribunalo utiligis la bestojn en politika batalo » 

Deklaris la samon, la franco Simon Casas, nova direktoro de la Madridaj arenoj.  « Toreado estas kulturo, historio, arto, kiu apartenas al la identeco de kelkaj popoloj, kaj tio estis tute absurda, ke politika institucio, la kataluna registaro, povu malpermesi ĝin ».     

« La konstitucia Kortumo nuligas la 21an jarcenton », bedaŭris siaflanke Raul Romeva, membro de la kataluna sendependisma ekzekutivo. Laŭ Ana Bayle, reprezentantino de la Animalisma partio kontraŭ mistraktado de la bestoj (Pacma), « la tribunalo utiligis la bestojn en politika batalo ».

« La kampanjo, kies celo estas malpermesi toreadojn daŭros », ŝi ankaŭ asertis, indikante ke ŝi vidas en tiu decido, « grandan katastrofon ». « En La Hispana ŝtato, malpermesi publikan torturon kaj murdon de besto estas do kontraŭ-konstitucia. Tio perfekte resumas la aferon », ankaŭ ironiis la deputito Gabriel Rufian, el la sendependisma partio Respublika maldekstro de Katalunio (ERC)

neniammilitointerni - dans Bestaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }