Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 octobre 2016 5 21 /10 /octobre /2016 20:38

21/10/2016

foto: La familio de Alan Turing lanĉis petskribon en Change.org, subskribita de almenaŭ 500 000 personoj

http://www.independent.co.uk/news/uk/politics/alan-turing-law-government-pardon-rachel-barnes-historic-crimes-a7370621.html

Dekoj da miloj da viroj, kondamnitaj en Unuiĝinta Reĝlando dum la epoko, kiam samseksemo estis konsiderata kiel « atenco kontraŭ pudoro », estos pardonitaj. 

Ĉu la viroj antaŭe kondamnitaj pro samseksemaj aktivecoj, povas esti pardonitaj eĉ post ilia morto? Tio ŝajne okazos en Unuiĝinta Reĝlando, kie la "leĝprojeto Alan Turing" estis diskutita la 21an de oktobro en la Parlamento, raportas  The Times. La leĝo, kies nomo referencas al la brita kriptologo kondamnita en 1954, ebligus post-mortan pardonon por la koncernitaj personoj, t.e la viroj kondamnitaj pro samseksemaj rilatoj inter konsentemaj plenkreskuloj, precizigas la ĵurnalo: el la 50 000 koncernitaj viroj, 15 000 plu vivas.

 

Alan Turing, matematikisto, kiu ludis ŝlosilan rolon por rompi la kodojn de la germanaj ĉifritaj mesaĝoj dum la Dua Mondmilito, estis persekutita en 1952, kaj elektis suferi kemian kastradon, memorigas The Guardian. En 1954, li mortigis sin, je la aĝo de 42 jaroj. En 2013, kvindek naŭ jarojn post lia morto, li ricevis reĝan post-mortan pardonon.       

BBC memorigas, ke nur en 1976, Anglio kaj Kimrio malkriminaligis la samseksemajn aktivecojn inter viroj. Skotlando sekvis tiun ekzemplon nur en 1980 kaj Nord-Irlando en 1982.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Alan_Turing

Ĉu ankaŭ Wilde estos pardonita? 

Oscar Wilde, fama verkisto kondamnita al du jaroj da malliberejo en 1985, verŝajne estos pardonita, eksplikas The Irish Independent: tamen, se Wilde havis seksrilatojn kun neplenaĝulaj knaboj, […] li ne profitos pri tiu pardono ».

https://eo.wikipedia.org/wiki/Oscar_Wilde

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }