Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 octobre 2016 7 23 /10 /octobre /2016 13:45

23/10/2016

Kelkajn horojn antaŭ la fino de la batalhaltigo en Alepo, manifestacio estis organizita ĉi-sabaton en Londono.

Ĉirkaŭ cent personoj partoprenis ĝin.

Tiu kolektiĝo esprimis la indignon okazigitan de la situacio en la siria urbo, specife pri la sorto de la infanoj.

Simbole, pluŝursoj estis deponitaj proksime de la 10 Downing Street, sidejo de la brita registaro.

Tio estis maniero premi sur la Ĉefministrinon Theresa May, ke ŝi pli engaĝiĝu favore al batalhaltigo en Sirio. Inter la manifestaciantoj, la aktorino Carey Mulligan. « Tio devas ĉesi ! Pasintmonate, 191 infanoj mortis en Alepo. Ni ne povas toleri tion. Pro tio, ni estas tie hodiaŭ: por esprimi, ke tio ne povas daŭri! »

La urbo Alepo estas de monato, scenejo de ofensivo de la siria armeo, apogita de la rusa aviadilo. Tiu ofensivo havas kiel celon repreni la areojn kontrolitajn de la ribeluloj.

Laŭ UN, tiuj perfortoj mortigis pli ol 500 personojn, el kiuj dekojn da infanoj.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }