Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 janvier 2016 4 28 /01 /janvier /2016 16:30
HOMAJ RAJTOJ NE HAVAS LANDLIMOJN
HOMAJ RAJTOJ NE HAVAS LANDLIMOJN

28/01/2016

Dek tri migrantoj, el kiuj ok infanoj, dronis en la ŝippereo de ilia boato dum la nokto de merkredo ĝis ĵaŭdo 28a de januaro apud la greka insulo Samoso, kiun ili provis atingi veninte de Turkio, raportas la greka marborda patrolo. Kvin knaboj kaj tri knabinoj estas inter la viktimoj », precizigis respondeculo de la gazet-buroo de la marborda patrolo.

Naŭ aliaj pasaĝeroj estis sukuritaj. Laŭ elsaviĝinto, kiu atingis la grekan marbordon per naĝado, la boato transportis kvardekon da personoj. Ŝipoj de la eŭropa misio "Frontex", kaj de la greka marborda patrolo provas helpi aliajn postvivantojn.

La boato de la migrantoj renversiĝis norde de Samoso, insulo situanta proksime de Turkio, pasejo al Eŭropo por centoj da miloj da migrantoj de pasintjare.

Merkredon, ŝippereo marvaste de la insulo Kos, en Egea Maro okazigis sep mortintojn inter kiuj du infanoj, dum pasintan vendredon 45 migrantoj mortis pro la renversiĝo de sia boato marvaste de la insulo Kalimnos.

40 240 alvenoj de post la 1a de januaro

Malgraŭ la vintraj kondiĉoj kaj la restriktoj truditaj de kelkaj eŭropaj landoj, kiuj restarigis la kontrolojn ĉe siaj landlimoj por devojigi la migrantan alfluadon, la alvenoj daŭris en januaro, laŭ la Internacia Organizaĵo por la Migradoj (IOM)

La alvenoj en Eŭropon tra Mediteraneo sumiĝas je 40240 de post la 1a de januaro, inter kiuj plimulte, 84%, estas rifuĝintoj, loĝantoj de landoj situantaj en konfliktaj areoj, substrekas siaflanke la Alta-Komisaro pri rifuĝintoj de Unuiĝintaj Nacioj (UNHCR). Ducent personoj mortis aŭ malaperis, laŭ sama informfonto.

http://www.lemonde.fr/europe/article/2016/01/28/nouveau-naufrage-de-migrants-au-large-de-samos_4855093_3214.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }