Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 janvier 2016 5 29 /01 /janvier /2016 14:31
PHOTO STIG-AKE JONSSON/TT NEWS AGENCY/AFP
PHOTO STIG-AKE JONSSON/TT NEWS AGENCY/AFP

29/01/2016

Preskaŭ duono el la azilpetoj – kies nombro estis historie alta en 2015 – estos rifuzata, laŭ la ministro pri Internaj aferoj, Anders Ygeman.

Svedio rifuzos ĝis 80.000 azilpetantojn, kiuj alvenis en 2015, raportas frontpaĝe la ekonomika ĵurnalo Dagens Industri.

Tio reprezentas preskaŭ duonon el la migrantoj alvenintaj en la Reĝlando pasintjare, ĉirkaŭ 163.000 – kio estas rekordo.

Tiu nombro de elpeladoj estas nova en Svedio, notas la ĵurnalo. Kaj tiu aranĝo estos granda defio por la polico kaj la aŭtoritatoj taskitaj pri migrado. Pro tio, estas planite duobligi la nombron de policistoj laborantaj ĉe la landlimoj – de 1000 hodiaŭ ĝis 2000.

«Komence, temos pri memvolaj elpeladoj […]. Sed, se ni ne elturniĝas per tiu sistemo, ni devos uzadi devigon», deklaris la ministro pri Internaj aferoj, Anders Ygeman, socidemokrato.

Ĝi agnoskas, ke grava risko ekzistas, ke multaj kaŝiĝos por restadi sur la teritorio. Krome, tute ne certas ke la origina lando konsentos akcepti siajn eks-samlandanojn.

Por rekonduki la azilpetantojn al ilia origina lando, la aŭtoritatoj planas uzadi malkostajn aviadilojn. Se eble, tio okazos en kooperado kun aliaj landoj, inter ili eble Germanio.

La anonco de amasaj elpeladoj estas la lasta ekzemplo de serio da iniciatoj, celantaj regi la alfluadon de rifuĝintoj en la Reĝlandon.

Komence de 2016, Stokholmo jam restarigis kontrolon ĉe siaj landlimoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }