Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 janvier 2016 6 23 /01 /janvier /2016 14:52
Archives. © photo news.
Archives. © photo news.

23/01/2016

Malgraŭ malvarmo kaj vintro, la rifuĝintoj ne rezignas fuĝi Mezorienton por atingi Eŭropon. Ĉi-vendredon, almenaŭ 44 personoj, el kiuj 20 infanoj, mortis en du ŝippereoj marvaste de Grekio. Nur dum januaro, pli ol 30.000 migrantoj estis registritaj en la lando.

Mateniĝe, la marbordaj patroloj elakvigis 20 pliajn korpojn de migrantoj dronitaj en Egea Maro. La ankoraŭ provizora bilanco de tri ŝippereoj okazintaj inter la turkaj kaj grekaj marbordoj, atingas 44 mortintojn, el kiuj 20 infanojn, anoncis la havenpolico.

La novaj viktimoj pereis pro la renversiĝo de ilia boato marvaste de la insulo Kalolimnos, kiu ĝis nun okazigis 34 mortintojn, inter kiuj 11 infanojn kaj 16 virinojn. La priserĉado plu daŭros en la areo, dum laŭ la 26 mortevitintoj, pluraj dekoj da personoj enŝipiĝis.

Sep aliaj personoj, ses infanoj kaj unu virino, dronis kiam sia boato grundis sur la marbordoj de Farmakonisi, pli norde. La 48 elsaviĝintoj ne menciis malaperintojn.

La turkaj marbordaj patroloj siaflanke elakvigis la korpojn de tri infanoj post tria ŝippereo marvaste de Didim, laŭ la novaĵagentejo Doğan.

Mediteraneo : Almenaŭ 44 rifuĝintoj, el kiuj 20 infanoj, mortis en ŝippereoj

Kreskanta risko

De post la komenco de 2015, tiu terura serio estas unu el la plej mortiga en la alfluado al Eŭropo de personoj, kiuj fuĝas militojn kaj mizeron, tra turkaj marbordoj, kaj grekaj insuloj.

La grekaj aŭtoritatoj kaj la homhelpistoj alarmis de semajnoj kontraŭ la kreskanta risko prenita de rifuĝintoj kaj migrantoj dum tiuj ŝipiradoj, pro alveno de vintro.

http://www.arcinfo.ch/articles/monde/grece-au-moins-15-refugies-ont-perdu-la-vie-dans-des-naufrages-en-mediterranee-493306

https://www.youtube.com/watch?v=qMC3vYjIlBI

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }