Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 janvier 2016 3 27 /01 /janvier /2016 14:38
Irano : dekoj da deliktuloj en la mortokoridoro

27/01/2016

La irana prezidento vizitos Francion merkredon 27an de januaro. "Internacia Amnestio" alarmkrias kontraŭ efektivigo de mortopuno, aplikata al neplenaĝuloj en Irano. Dekoj da junaj deliktuloj estas plu mortokondamnitaj en la lando. Laŭ "Unuiĝintaj Nacioj", almenaŭ 160 atendas hodiaŭ sian ekzekuton pro krimoj plenumitaj antaŭ 18-jaraĝa.

La raporto de Internacia Amnestio, publikigita mardon, mencias la kazojn de 49 junuloj en la mortokoridoro, kaj liston de 73 aliaj jam ekzekutitaj pro faktoj kelkafoje plenumitaj antaŭ 14-jaraĝa.

Malgraŭ kelkaj reformoj, Irano konservas leĝojn malrespekte al la internaciaj konvencioj, eksplikas Anne Denis, respondeculo de la komisiono "Abolo de la mortopuno" ĉe Internacia Amnestio, kiu denuncas « hipokritecon » de Teherano.

« Ni mencias hipokritecon, ŝi eksplikas, ĉar ili modifis sian punkodon, kaj tio aperis kiel plibonigo. Sed fakte, ili ne agnoskas leĝan maturecon post 18-jaraĝa. Pri la knabinoj, tio estas 9-jaraĝa, kaj pri la knaboj, tio estas 15-jaraĝa. Do fakte, seksmaturiĝo estas decidiga faktoro. Ili tiam estas deklaritaj kiel maturaj kaj povas do esti mortokondamnitaj.»

Tiuj gejunuloj oftege suferas torturojn, aldonas Anne Denis. Neniu defendas ilin, nek advokatoj, ne plenkreskuloj, kio kaŭzas maljustajn procesojn. Laŭ ŝi, Teherano malrespektas la internacian juron. « La ĉefa urĝeco, estas rezigni pri ekzekutoj, ne ekzekuti neplenaĝulojn, kaj poste mildigi ĉiujn mortokondamnojn de la neplenaĝaj deliktuloj. », ŝi diras.

Irano estas unu el la solaj landoj, kiuj plu ekzekutas neplenaĝajn deliktulojn. Almenaŭ 73 tiaj kondamnitoj estis ekzekutitaj inter 2005 kaj 2015, laŭ la NRO.

Cifero sendube ege sub la realeco.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }