Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 juillet 2015 5 24 /07 /juillet /2015 21:41
Katalunio : integra kooperativo : kiel kontentigi la individuajn kaj kolektivajn bezonojn ekster la merkataj reguloj

25/07/2015

Enretigi lokajn alternativojn kun limigita efiko, por starigi la bazojn de nova sistemo ekonomia, financa kaj solidara, kapabla konkrete kontentigi la individuajn kaj kolektivajn bezonojn grandskale : tia estas la celo de la katalunia integra kooperativo, kiu konstruiĝas de antaŭ ses jaroj. Kooperativoj de produktaĵoj agrikulturaj aŭ industriaj, solidaraj spicejoj, sancentro, provianta reto, strukturoj de pruntoj kaj financado… Inter 3000 kaj 4000 personoj jam aktivas ene de tiu integra kooperativo, kiu ebligas vivon, ekstere de la kapitalisma sistemo, kaj proponas alternativon al ĝia hegemonio.

La konkretaj alternativaj projektoj estas ofte limigitaj je malgranda skalo. De 2009, la defio de la katalunia integra kooperativo, estas trovi ĝeneralan alternativon al la nuna sistemo. Kvankam la projekto estas ampleksa, la ideo de integra kooperativo estas relative simpla : krei vastan reton da iniciativoj, konkretaj projektoj kaj solidaraj entreprenoj, kiuj mastrumados la ensemblon de bazaj elementoj pri ekonomio, nome produktado, konsumado, financado…

Kombinante kooperativojn, socian monon, memdungadon kaj kolektivan agadon, la celo estas starigi tutaĵon da ekonomiaj kaj homaj rilatoj, kiuj ebligos kontentigi ĉiujn individuajn kaj kolektivajn bezonojn ekster la merkataj reguloj, kaj ekster Ŝtatkontrolo. Tiel, la ideo de integra kooperativo referencas al la deziro igi la alternativojn aplikeblajn en ĉiuj dimensioj de la vivo kaj, post longa daŭro, konstruadi ĝeneralan alternativon kontraŭ-hegemonian.

La katalunia integra kooperativo baziĝas sur lokaj memmastrumadaj kernoj, kiuj grupigas plurajn memstarajn projektojn. Tiuj ĉi aktivas, ĉu en la produktiva sektoro (agrikulturaj, industriaj, post-industriaj) aŭ ne produktiva (libera edukado aŭ sano ekzemple). Ili estas bazo de la kooperativo. La integra kooperativo mem ne havas juran kadron. Ĝi konsistigas referencan kaj kunordigan soklon, kie kreiĝas kolektivaj iloj (juraj, informadikaj, financaj...) kiuj utilos en la lokaj procesoj.

Kadre de ĝi, kreiĝis pluraj il-kooperativoj. Tiuj ĉi provizas laŭleĝan protektadon al tuta serio da aktivaĵoj kaj iel ebligas « protektadi la memmastrumadon » rilate al la leĝo. Ekzemple, unu el tiuj il-kooperativoj provas akiri konstruaĵojn (donacojn, aĉetojn malsuperaj al merkatprezoj, luprenon…) en la celo starigi socialajn projektojn, aŭ lukti kontraŭ bankaj senproprietigoj. Alia, CASX1, kooperativo pri sociala reta memfinancado, pruntas monon sen interezo.

La katalunia Centralo pri provizado, siaflanke, impulsas la produktadon kaj konsumadon de surlokaj varoj provizante plurajn malgrandajn spicejojn kaj grupojn de komunaj aĉetoj. Ĉiuj ĉi iloj ebligas kreadon de aktivaĵoj, disvolviĝon de mallongaj cirkvitoj, uzadon de aliaj formoj de pago… Resume, ili ebligas iom post iom kondiĉojn de ekster-sistema sistemo.

Inter 3000 kaj 4000 personoj estas aktivaj, rekte aŭ nerekte, ene de la reto kreita de la kooperativo. Ĝi ja plu konstruiĝas, sed la katalunia integra Kooperativo ege progresis post ses jaroj. La Centro pri provizado, ekzemple, efektivigante lokajn spicejojn, ege stimulis uzadon de sociala mono, eco. La ambicio estas kovri ĉiujn kampojn de la homvivo, en perspektivo de integra revolucio, la projektoj estas multnombraj kaj multtemaj.

Situo de Katalunio enkadre de Hispanio
Situo de Katalunio enkadre de Hispanio

Nuntempe, pluraj el tiuj projektoj estas stimulataj, pro tio, ke la krizo ne plu kapablas kontentigi certajn bezonojn per kutima rimedo. Iniciatoj kiel malfermo de unua memmastrumata holisma sancentro en Barcelono, aŭ kiel reta kooperativo pri loĝigado, kontentigas do, ekde nun, unuparte konkretajn bezonojn, aliparte konkretan volon ŝanĝi la manieron fari, sin flegi, manĝi, sin financadi… vivi.

http://www.bastamag.net/La-cooperative-integrale-catalane-ou-comment-fonctionner-hors-du-systeme

https://vimeo.com/127570735

neniammilitointerni - dans Alternativoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }