
11/02/2020
Tiuj olivarbejoj ignoras la demarkacilinion en Kipro, por projekto fondita sur amikeco. Aleksandros estas greka kiprano, Hasan estas turka kiprano. Nenio destinis ilin al kunlaboro kaj tamen… Malgraŭ la dispartigo de la insulo kaj la politikaj rivalecoj, ili kreis entreprenon, kiu produktas kaj surmerkatigas oleon, fabrikitan per olivoj rikoltitaj ambaŭflanke de la bufrozono.
Komuna nutraĵo kaj celo
«En Kipro, Coliveoil provas promocii pacan procezon per komuna celo: la produktado de olivoleo, baza nutraĵo de ambaŭ komunumoj», resumas Aleksandros Philippides, kunfondinto de la entrepreno.
https://www.facebook.com/ColiveOil/
Estas tamen malfacile vivigi bikomunuman projekton en Kipro. Pro manko de leĝa kadro, necesis krei du strukturojn. La unua, bazita en la sudo, aĉetas sian varon al la dua en la nordo, por akiri la rajton eksporti al Eŭropa Unio. De post la invado de la norda insulo fare de Turkio antaŭ preskaŭ 46 jaroj, kaj malgraŭ aniĝo de Kipro al Eŭropa Unio, la espero pri reunuigo neniam konkretiĝis.
Parto de la profitoj estas transpagita al la komunumoj
«Nia ekonomia modelo estas la jena: ni aĉetas 50% el niaj olivoj ĉe la ekspluatejoj norde de la insulo, 50% ĉe la ekspluatejoj sude, eksplikas Hasan Siber, la asocio de Aleksandros. Unuan fojon, tio okazas en Kipro de antaŭ 40 aŭ 50 jaroj. Poste, ni transpagas 10% el niaj profitoj. Niaj aktivaĵoj estas bazitaj sur bikomunumo, kaj parto el la profitoj reiras al la komunumoj».
Tiuj 10% estas repagitaj al la strukturo «Domo de la Kooperado». Ĝi estas organizaĵo, kiu favorigas la kooperadojn inter ambaŭ komunumoj, jen ekfirmoj jen kulturaj kaj klerigaj projektoj. Espereble, tio revigligos la pacan dinamikon.