26/07/2015
https://www.facebook.com/Universala.Esperanto.Asocio?fref=photo
Unua Libro estas konvencia nomo de la unua lernolibro de Lingvo Internacia, nuntempe nomata Esperanto. Ĝin verkis L. L. Zamenhofsub la kaŝnomo D-ro Esperanto. La libro havas la indikon, ke la cara cenzuro aprobis ĝin la 21-an de majo de 1887 (laŭ la rusa Julia kalendaro, t.e. la 2-an de junio laŭ la Gregoria). La dua aprobo de la rusa cenzuro kun la permeso de disvastigo post la presado, portas la daton de la 26-a de julio (laŭ Gregoria kalendaro; 14-a de julio laŭ la rusa Julia kalendaro); tiun daton oni ĝenerale konsideras kiel aperdaton. Ĝi estas festata kiel naskiĝtago de Esperanto.
La originala nomo de la verko, en la rusa lingvo, estas „Международный языкъ. Предисловіе и полный учебникъ.“ (Meĵdunarodnij jazik. Predislovie i polnij uĉebnik., Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro.), sed en priskriboj de la historio de Esperanto oni kutime nomas ĝin Unua Libro. Al la naskiĝo de tiu kromnomo certe kontribuis posta verko efektive titolita Dua Libro de l' Lingvo Internacia (1888). Oni uzas la nomon Unua Libro por ĉiuj lingvoversioj kaj ĉiuj eldonoj de la verko. Laŭbezone, precipe se temas pri alia versio ol la originalo rusa de julio 1887, oni precizigu, ekz. „la germana Unua Libro“, „la dua eldono de la rusa Unua libro“.