Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 juillet 2015 5 24 /07 /juillet /2015 09:52
Ferooj : balenĉasado : 5 pliaj arestadoj

24/07/2015

Kvin aktivistoj el pluraj naciecoj, inter kiuj Franco kaj Belgo, opoziciantoj al balenĉasado estis arestitaj en Ferooj ĵaŭdon, atingante sep arestadojn ĉi-semajne, laŭ registara informfonto.

Ambaŭ viroj, italino, sud-Afrikanino kaj luksemburgano estis liberigitaj vendredon, precizigis tiu registara porparolanto.

Tiuj kvin personoj estas membroj de la asocio pri defendo de la marfaŭno Sea Shepherd, kiu vigle kampanjas kontraŭ tia balenĉasado, kia ĝi estas tradicie praktikata en tiu memstara provinco de la Reĝlando Danio.

La NRO denuncas en komunikaĵo « grandskalan masakron de globicefaloj en Ferooj ».

« Kiamaniere Danio, kiu estas submetita al leĝoj malpermesantaj masakron de cetacoj (ĉar ĝi estas membro de Eŭropa Unio, opozicianto al balenĉasado), povas pravigi sian kunlaboron en tiu masakro ? » koleris Sea Shepherd.

La preciza karaktero de la akuzoj kontraŭ la kvin aktivistoj, bazitaj sur malrespekto de la leĝo pri grindadrap (mortigo de balenoj), estos konata dum ilia apero, eksplikis la registara reprezentanto.

Ferooj : balenĉasado : 5 pliaj arestadoj

Du aliaj aktivistoj de la NRO estis jam arestitaj lundon pro similaj motivoj.

De post la 6a de junio, 430 globicefaloj, aŭ balen-pilotoj, estis mortigitaj en Ferooj, el kiuj pli ol 250 de post ĵaŭdo, laŭ la oficialaj ciferoj.

http://www.tahiti-infos.com/Chasse-a-la-baleine-5-nouvelles-arrestations-aux-iles-Feroe_a132852.html

https://www.youtube.com/watch?v=YsGI5zQ3Lr8

neniammilitointerni - dans Bestaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }