Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 mai 2015 2 12 /05 /mai /2015 14:32
Bangladeŝo : la ateistaj blogistoj, viktimoj de islamistoj

12/05/2015

Blogisto engaĝiĝinta kontraŭ religia ekstremismo estis murdita per maĉeto, mardon, en Bangladeŝo. Ananta Bijoj Das estas la tria persono murdita en la lando en malpli ol tri monatoj.

Maskita taĉmento armita per maĉetoj mortigis la ateisman blogiston, mardon 12an de majo, nord-oriente de Bangladeŝo. Tio estas la tria tia murdo de post februaro, anoncis la polico.

« Maskitaj agresintoj mortigis per maĉetaj frapoj Ananta Bijoj Das en Silhet mardon ĉirkaŭ la 8a horo kaj duono. Ni eksciis ke li estis verkisto », deklaris altgrada polica respondeculo de la urbo.

Ananta Bijoj Das skribis por Mukto-Mona (Libera penso), retpaĝaro antaŭe prizorgita de usona blogisto bengaldevena Avijit Roj, mem murdita en februaro en Dako, precizigis Imran Sarker, prezidanto de la asocio de blogistoj en Bangladeŝo.

« Li ricevis minacojn de ekstremistoj pro siaj skribaĵoj dum tiuj pasintaj monatoj. Li estis en la listo de iliaj viktimoj », diris Debasiŝ Debu, amiko de Das, aludante supozitan liston de ateismaj blogistoj minacitaj de islamismaj aktivuloj.

Bangladeŝo : la ateistaj blogistoj, viktimoj de islamistoj

Tiu plia murdo intervenas unu semajnon post la postulo fare de Al-Kaida en barata sub-kontinento, unuo de Al-Kaida kies kreado estis anoncita en septembro, de la murdo de la usona blogisto Avijit Roj pasintan 26an de februaro. Tiu ĉi estis fervora promocianto de laikeco en tiu lando kie 90% el la 160 milionoj da loĝantoj estas islamanoj. Islamisto estis arestita kadre de tiu enketo.

Ankaŭ alia blogisto, Waŝiqur Rahman Rahman, estis mortigita per tranĉilaj frapoj en Dako kaj du studentoj de madrasoj estis arestitaj.

http://www.france24.com/fr/20150512-blogueurs-athees-cibles-islamistes-bangladesh-al-qaida-meurtre

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }