Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 mai 2015 1 11 /05 /mai /2015 20:22

11/05/2015

Multaj migrantoj trapasas la bulgaran surteran landlimon, enirpordo al Eŭropo. En 2015, 5.486 fremduloj, plimulte sirianoj, eniris la plej malriĉan landon el Eŭropa Unio, t.e trioble pli ol pasintjare. Duono el ili alvenis kaŝe, malgraŭ ĉeesto de pikdrata muro 30 kilometrojn longa, baranta parton de la landlimo kun Turkio. La aŭtoritatoj intencas plilongigi tiun « kontraŭ-migrantan » remparon laŭ 130 kilometroj, en la celo « kontroli » la alvenontojn.

La bulgara fortreso

Ofte, post noktiĝo, ombroj desegniĝas en la densaj arbaroj aŭ la kolzaj kampoj. Perditaj en tiu areo proksime de Eŭropa Unio (EU) la siluetoj mispaŝas en krutaj padoj, stumblas en kavoj elfositaj de riveroj. Sud-oriente de Bulgario, ĉe landlimo kun Turkio, la naturo estas kruda sed favora al kaŝaj trapasadoj. Kaj de post 2007, la migrantoj estas pli kaj pli multnombraj, kiuj eniras en Eŭropon, tra tiu eta « pordo ». En 2013, Bulgario ne regis alfluadon de 11.000 personoj alvenintaj tra tiu landlimo, 259 kilometrojn longa. Plimulte estas junaj Kurdanoj el Sirio, kiu transiris apudan Turkion.

Tri tagojn estis bezonataj al Adel Salem Hassan, Mohamed Saleh Hussein kaj Yacin Salman Bader por transiri tiun verdan landlimon. « Post interpuŝiĝoj kun turkaj policistoj, ni kaŝiĝis dumtage en la arbetaĵoj kaj paŝadis dumnokte, rakontas kun ampleksaj gestoj, Mohamed, 25-jaraĝa. Helpe de niaj GPS ni iradis ĉirkaŭ sep kilometrojn inter Turkio kaj Bulgario. » Tiu estonta futbalisto, foririnta de Bagdado antaŭ ses monatoj, pli-malpli montras sian irvojon sur smartfona mapo. Tiam li afiŝas la bildojn de sia ekspedicio, fotitaj unue en Irako, kie la tri kunuloj devis fuĝi « la frenezulojn de ». Mohamed elmontras sur sia brusto plurajn cikatrojn, atribuitajn al la terorista grupo. El la « infero » de la Islama ŝtato, ili alvenis en tiu kampara bulgara angulo kie, ili diras, ili ne vere estas akceptataj.

http://www.lemonde.fr/international/visuel/2015/05/11/contre-les-migrants-un-mur-de-barbeles-fend-la-bulgarie_4630226_3210.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }