Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 mai 2015 2 12 /05 /mai /2015 16:38
Birmo : 2.000 Rohingjoj sukuritaj marvaste de Indonezio kaj Malajzio

12/05/2015

Ĉirkaŭ 2.000 migrantoj estis sukuritaj tiujn du pasintajn tagojn proksime de la indoneziaj kaj malajziaj marbordoj. Inter la migrantoj troviĝas multaj Rohingjoj, islama senpatria malplimulto, konsiderata de UN kiel unu el la plej persekutata en la mondo. La aŭtoritatoj de Indonezio kaj Malajzio timas novan alfluon dum la venontaj tagoj.

Lacaj vizaĝoj, malgrasiĝintaj korpoj pro longa vojaĝo, centoj da personoj, viroj, virinoj kaj infanoj, alfluas proksime de la indoneziaj kaj malajziaj marbordoj. Plejparte el tiuj migrantoj estis akceptitaj en sportejoj aŭ aliaj detencentroj. Ĉiuj ĵurnaloj el sud-orienta Azio frontpaĝas kun tiu nova dramo pri kiu suferas la Rohingja malplimulto.

Birmo : 2.000 Rohingjoj sukuritaj marvaste de Indonezio kaj Malajzio

Ĉirkaŭ mil migrantoj sur tri ŝipoj estis sukuritaj dimanĉon en Malajzio, marvaste de la turisma insulo Langkaŭi, forlasitaj laŭ NRO de iliaj trapasigistoj. Ankaŭ en Indonezio, pluraj centoj da migrantoj estis sukuritaj dum ilia ŝipo drivis marvaste de la provinco Aceho.

Persekutitaj kaj diskriminaciitaj en Birmo, aŭ fuĝante malriĉecon de Bangladeŝo, miloj da personoj riskas sian vivon en la maro. Sude de Tajlando, transira lando, ili estas viktimoj de ŝakristoj kiuj detenas ilin en kampejo. Formigrado kutime intensiĝas proksime de la pluvsezono. Laŭ taksadoj de UN, 25.000 Rohingjoj kaj bengladeŝanoj fuĝis sian landon en la tri unuaj monatoj de ĉi-jare, cifero kiu duobliĝis en unu jaro.

http://www.rfi.fr/asie-pacifique/20150511-birmanie-bangladesh-rohingyas-boat-people-migrants-clandestins-thailande-indonesie-malaisie/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }