/image%2F0553642%2F20150301%2Fob_d4984b_bangladesho.jpg)
01/03/2015
Foto : Laikaj bangladeŝaj aktivuloj partoprenis proteston kun lumtorĉoj kontraŭ la murdo de Avijit Roy, fondinto de la blogo Murto-Mona (Libera pensado)
http://www.theguardian.com/world/2015/feb/27/bangladeshi-protests-over-of-atheist-writer-avijit-roy
La verkisto kaj blogisto Avijit Roy estis sovaĝe murdita centre de Dako. Lia kulpo : publikigi librojn, defendi homajn rajtojn kaj kritiki ekstremistojn.
La 26an de februaro, la verkisto kaj blogisto Avijit Roy kaj ties edzino, la blogistino Ahmed Bonna, estis en la stratoj de Dako, ĉefurbo de Bangladeŝo. Ili vojaĝis al sia origina lando el Usono, kie ili vivas kaj kies naciecon ili alprenis, por ĉeesti surlokan libro-foiron kie du verkoj de Roy estis prezentitaj. Individuoj impetis al la paro kun maĉetoj, murdis Avijit Roy kaj grave vundis ties edzinon.
La ĵurnalo Dhaka Tribune precizigas ke la agresantoj ne ankoraŭ estas konataj sed ke ĉio ŝajne montras ke temas pri islamistoj. En 2014, Roy fakte ricevis minacojn de morto fare de fundamentistoj de la organizaĵo Jamaat-e-Islami kiuj akuzis lin pri blasfemo kaj aŭguris por li la saman sorton ol la blogisto Thaba Baba, ankaŭ mortigita per maĉetaj frapoj en 2013. kelkaj el ties verkoj pri scienco, filozofio kaj homaj rajtoj estis tiam fortiritaj de vendo.
Vesperkolektiĝo okazis en la ĉefurbo de Bangladeŝo omaĝe al Roy (foto).