Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 juin 2014 5 27 /06 /juin /2014 16:10
Japanio : raportaĵo pri Fukuŝimo – tria parto : la veneninta vivo

Unua Parto :http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/japanio-raportajo-pri-fukusimo-unua-parto-2.html

Dua parto :http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/japanio-raportajo-pri-fukusimo-dua-parto.html

Ĉirkaŭ la centralo de Fukuŝimo, estas urboj, urbetoj, agrikulturaj grundoj. La radioaktiveco estas plej ofte malalta en la regiono, sed ĝi ja ĉeestas. Ĉiuj ne povas kaj ne volas foriri. Konsekvence, oni kutimiĝas kun malfacileco al tiu nevidebla minaco kiun oni volus forgesi sed kiu ja plu ĉeestas.

Japanio : raportaĵo pri Fukuŝimo – tria parto : la veneninta vivo

Post "Fukuŝimo, malpermesita areo" (unua kaj dua parto), jen la ĉiutaga vivo en medio markita per nevidebla veneno. Ĉu ĝi tieas, aŭ ne ?

Ĉar la ĉeesto de radioaktiveco ne limiĝas al la rezervitaj areoj difinitaj de la registaro. En ĉiuj lokoj de la ĉirkaŭaĵo, en la urbo Minimasoma aŭ Iitate, kaj en la montaro tiel ĉeestanta en la regiono, samkiel en la tuta Japanio, la fantomo de la veneno ĉeestas, videbligita pere de la multaj konstruejoj de malinfektado kiuj punktas la pejzaĝon.

Japanio : raportaĵo pri Fukuŝimo – tria parto : la veneninta vivo

La buldozoj deskrapas la teron, ĉefe en la ebenaĵoj de valoj kie antaŭe etendiĝis rizejoj. La tero estas enmetitaj en sakojn el nigra plasto, kunigitaj kaj kovritaj per bluaj kovrotukoj.

Japanio : raportaĵo pri Fukuŝimo – tria parto : la veneninta vivo

Kien iros tiuj miloj da tunoj da tero nemulte radioaktivaj ? Neniu scias. Neniu volas disponigi sian terenon por daŭre akcepti tion, kiu certe estas radioaktiva forĵetaĵo. Do, laŭlonge de la vojoj, oni pasas de densaj montoj je abunda vegetaĵaro al serenaj pejzaĝoj de rizejoj….

Japanio : raportaĵo pri Fukuŝimo – tria parto : la veneninta vivo

… kaj abomenindaj amasoj da toksa argilo

Japanio : raportaĵo pri Fukuŝimo – tria parto : la veneninta vivo

Fukuŝimo, tereno malinfektenda, kiel indikas tiuj flavaj standardoj metitaj apud la konstruejoj – emblemo kies departemento ja ŝatus seniĝi :

Japanio : raportaĵo pri Fukuŝimo – tria parto : la veneninta vivo

Tamen, la homoj provas vivi, tutsimple. Sed la urboj malvigle funkcias - « La ekonomia aktivado ne funkcias, diras taksiŝoforo en Iwaki, sude de la departemento. La nura afero kiu funkcias estas la hoteloj kiuj loĝigas la laboristojn de la centralo de Fukuŝimo ». La loĝantoj malkreskis, pro la morto de la cunamo, sed ankaŭ de la katastrofo, kaj ĉiuj « rifuĝintoj », kiuj forlasis la regionon. La vivo tamen daŭras, kiel atestas la centoj da kolegianoj vestitaj per blankaj ĉemizoj kaj pantalonoj – aŭ faldumitaj jupoj – ĉe la stacidomo de Minamisoma, matene, aŭ la laborejoj en la granda uzino Marusan Paper. Sed la afero estas tute malfacila, ĉefe por agrikulturo, en departemento kie ĝi ĉiam estis grava, kaj kiu penas revigliĝi. La produktaĵoj stampitaj « Fukuŝimo » malbone vendiĝas. Por trankviligi la konsumantojn, la prefektejo instalis du cent maŝinojn por kontroli la radioaktivecan procenton de rizo kaj aliaj nutraĵoj, kiel ĉi-tie, en Futaba.

Japanio : raportaĵo pri Fukuŝimo – tria parto : la veneninta vivo

Maŝinoj provizitaj de … Areva. « Pasintjare, dek unu milionoj da rizosakoj estis analizitaj, diras S° Miura. Nur dudek ok superis la malpermesatan sojlon ». Hiroshi Miura estas rizokulturisto, kaj membro de Nominrem, agrikultura sindikato. : « Ni fieris pri niaj produktaĵoj. Sed kiam la konsumantoj aŭdas la vorton « Fukuŝimo », ili malfidas ».

S° Muria perdis sian domon forportita de la cunamo. Il ankaŭ perdis proksimajn amikojn. Sed pri la cunamo, li eksplikas, ni elturniĝas, ni povas rekonstrui. Ne pri la radioaktiveco : liaj teroj estas en infektadaj areoj, li ne plu povas labori, li estis devigitaj lupreni terojn aliloke. La radioaktiveca handikapo aldoniĝas al la krizo de agrikulturo el kiu la laboristoj pli kaj pli maljuniĝas, sen junuloj por anstataŭigi ilin. Kaj se la traktato de liberŝanĝo transapacifika – simetria al la transatlantika traktato – estas alprenita, « tio estos la morto de la japana agrikulturo », diras S° Miura.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }